Changdeokgung

palaco en Seulo, Sud-Koreio

Changdeokgung (Changdeokpaleis), estas palaca komplekso kiu situas en granda parko en la distrikto de Jongno-gu, Seulo, Sud-Koreio. La palaca komplekso estis en 1405 konstruita de la unua reĝo de la Joseondynastio oriente de la palaco Gyeongbokgung, kiu pli servis por oficialaj kaj ceremoniaj funkcioj. Ĝi estas unu el la "Kvin Grandiozaj Palacoj" kiuj estis konstruitaj dum la Joseondynastio. Pro ĝia orienta loko en rilato al Gyeongbokgung ĝi ankaŭ estas konata kiel la Orienta Palaco. Libere tradukita, la laŭvorta signifo de la nomo estas : "Palaco de la Ĝustaj Valoroj".

Changdeokgung
palaco [+]

LandoSud-Koreio

SituoSeulo
- koordinatoj37° 34′ 46″ N, 126° 59′ 30″ O (mapo)37.579444444444126.99166666667Koordinatoj: 37° 34′ 46″ N, 126° 59′ 30″ O (mapo)
Areo0,58 km² (58 ha) [+]
Poŝtkodo03072 [+]

Changdeokgung (Suda Koreio)
Changdeokgung (Suda Koreio)
DEC
Changdeokgung
Changdeokgung
Map
Changdeokgung

Vikimedia Komunejo:  Changdeokgung [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Lando
Kriterioj (ii)(iii)(iv)
Fonto 816
Geografia situo 37° 34′ 46″ N, 126° 59′ 30″ O (mapo)37.579444444444126.99166666667Koordinatoj: 37° 34′ 46″ N, 126° 59′ 30″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 1997  (21-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
vdr

Historio redakti

Dum la japana invado en 1592, la palaco estis bruligita de japanaj armeaj trupoj kaj poste (en 1609) rekonstruita. Ĝi estis dum pli ol 300 jaroj la loĝdoma palaco de la koreaj reĝoj.

Vidindaĵoj redakti

Altiroj estas la enireja pordo, granita ponto kaj la konstruaĵo Injeongjeon, kiu servis por oficialaj ŝtatfunkcioj. Menciindas ankoraŭ la Seonjeongjeon, konstruaĵo kiu servis por la kabineta funkcio de la reĝo kaj liaj ministroj, kaj la Daejojeon, kie la reĝo kaj lia familio vivis.

La palaco bone kongruas kun ĝia ĉirkaŭaĵo. Multaj el la arboj malantaŭ la palaco havas pli ol 300 jarojn. La palaco estas rigardata kiel la plej korea de inter ĉiuj la palacoj en Koreio.

Similaj palacaj ejoj estas lokitaj en Pekino (Ĉinio) kaj en Nara (Japanio), sed ĉi tiuj ne estas simile adaptitaj al ilia ĉirkaŭaĵo.

Monda heredaĵo redakti

La palaca komplekso estas unu el la dek mondaj heredaĵoj de Unesko sur la listo de monda heredaĵo de UNESKO en Sud-Koreio. Ĝi estas loko de kultura heredaĵo, kiu en 1997 aperis sur ĉi tiu listo ĉar :

  • la palaca komplekso estas eksterordinara ekzemplo de la arkitekturo de la palacoj, de la Malproksima Oriento kaj de la dezajno de la ĝardenoj apartenantaj al la palaco.
  • la konstruaĵoj estas en speciala maniero integritaj en kaj en harmonio kun la natura ĉirkaŭaĵo, adaptita al la topografio.

Fotogalerio redakti


Eksteraj ligiloj redakti

(angla) UNESKO-retejo kun informoj pri la palaco komplekso Changdeokgung.

Referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas traduko bazita sur la sama temo en la nederlandlingva versio de Vikipedio de la 10-a de aŭgusto 2017.