Charenton - Écoles (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Porte de Charenton (pariza metrostacio).

Charenton - Écoles [ʃaʁɑ̃tɔ̃ ekɔl] (esperante Charenton - Lernejoj) estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 8, en komunumo Charenton-le-Pont.

Charenton - Écoles
Place Aristide Briand
Alirejo al stacio
Alirejo al stacio
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Komunumo Charenton-le-Pont
Geografia situo 48° 49′ 17″ N, 2° 24′ 50″ O (mapo)48.8214897226252.4138620495796Koordinatoj: 48° 49′ 17″ N, 2° 24′ 50″ O (mapo)
Charenton - Écoles (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
Charenton - Écoles (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
DEC
Charenton - Écoles
Charenton - Écoles
Charenton - Écoles
Situo sur mapo de Parizo kaj ĉirkaŭurbo
Map
Charenton - Écoles
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 2
Jara trafiko 2 164 023 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 5-a de oktobro 1942
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 25-13
Metro-linio M08
vdr

Stacio redakti

La stacio estis malfermita al publiko la 5-an de oktobro 1942 okaze de plilongigo de linio 8, kiu antaŭe finhaltis en Porte de Charenton. Ĝi restis sud-orienta finstacio de linio 8 ĝis la 19-a de septembro 1970 kiam ĝi estis plilongigita ĝis Maisons-Alfort - Stade.

Charenton - Écoles, sub-titolita « Place Aristide Briand », estas unu el la du metrostacioj situantaj sur la teritorio de komunumo Charenton-le-Pont, la alia estas Liberté.

La stacio estis konstruita sub Strato de Paris, laŭlonge de Placo Aristide-Briand, oriente de la komunumo. La unuagrada lernejo Aristide-Briand, situanta sur samnoma placo estas la plej malnova lernejo de la komunumo, eĉ se ĝi estis rekontruita depost malfermo de la stacio.

Alirejoj redakti

La stacio disponas pri du enirejoj kaj kvin alirejoj:

  • La ĉefa enirejo (bilet-vendejo) enhavas tri alirejojn:
    • Placo de preĝejo Saint-Pierre
    • Kruciĝejo de Strato de Paris kaj Strato Victor-Hugo (77 rue de Paris)
    • Kruciĝejo de Strato de Paris kaj Strato Gabrielle (66 rue Paris)
  • La dua enirejo (bilet-vendejo) enhavas du alirejojn:
    • Kruciĝejo de Strato de Paris kaj Strato Anatole-France (68 bis rue de Paris)
    • 91 rue de Paris

Neniu el tiuj alirejoj estas adaptita al handikapitoj.

Krome, ekzistas elira rulŝtuparo norde de la stacio eliranta ĉe n-ro 83 rue de Paris

Interkonektoj redakti

Proksime redakti

Vidu ankaŭ redakti