Charles-Alexandre Lesueur

Charles Alexandre Lesueur (naskiĝis la 1-an de januaro 1778 en Le Havre, mortis la 12-an de decembro 1846 en Sainte-Adresse) estis franca naturalisto, artisto kaj esploristo.

Charles-Alexandre Lesueur
Lesueur en 1818, portretita de Charles Willson Peale
Lesueur en 1818, portretita de Charles Willson Peale
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1778 (1778-01-01)
en Havro
Morto 12-an de decembro 1846 (1846-12-12) (68-jaraĝa)
en Sainte-Adresse
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioReĝlando Francio
Okupo
Okupo kuratoro • esploristo • zoologo • natursciencisto • pentristo
vdr
New Harmony en la jaro 1831. Skizo el Charles Alexandre Lesueur.
The Great Traveller Charles Alexandre Lesueur in the Forest. Litografio laŭ akvarelo: Lesueur, the Naturalist at New Harmony de Karl Bodmer.

En 1801 li veturis al Aŭstralio kiel artisto de la ekspedicio de Nicolas Baudin. Kun François Péron li zorgis pri la taskoj de la natura historio post la morto de la zoologo de la ekspedicio René Maugé. Kune ili kolektis ĉirkaŭ 100,000 zoologiajn specimenojn.

Inter 1815 kaj 1837 li loĝis en Usono. En 1833, li vizitis Vincennes (Indiano) kie li skizis la unuan konatan pentraĵon de Grouseland, la domego de William Henry Harrison. Tiu domego estas nune Nacia Historia Loko.

En la jaroj 1825–1837 Lesueur loĝis en New Harmony, Indiano, kie li plenigis librojn per la trovoj malkovritaj dum la utopia aventuro fondita de sia amiko William Maclure. Li pentris la ŝipon "Philanthropist", kiu alvenis plena el intelektuloj kiuj venis loĝi en la malgranda urbo New Harmony (nova harmonio), ĉe la rivero Wabash. Li faris veturojn kaj kaptis la homojn kaj la malgrandajn urbojn de la areo. Li estis en New Harmony kiam la princo Maksimiliano, Princo de Wied-Neuweid, Germanio, kaj artisto Karl Bodmer venis pasi kvin monatojn tie en 1832–1833. Princo Maksimiliano bone parolis pri Lesueur kaj ke li sendis konsiderindajn kolektojn al Francio (Elliott & Johansen, p. 6), Ja Lesueur sendis specimenojn de unikaj fiŝoj, animaloj kaj fosilioj, same kiel objektoj elfositaj el Indian Mounds en New Harmony reen al Francio, kie ili restas.

Lesueur revenis en Francion en 1837, nur post la mortoj de liaj amikoj Thomas Say kaj Joseph Barabino kaj la reveno de William MacClure al Filadelfio, akompane de multaj el siaj bonkvalitaj libroj. Li estis loĝanta dum 21 jaroj en Usono, sed pluis siajn studojn kaj agadojn en Francio, kie li pluis sian okupon de artisto-naturalisto kaj ekkatalogi sian etendan reserĉadon kaj artaron. Li ricevis la honoron de Chevalier de l’Ordre Royal de la Honora Legio pro siaj longaj jaroj de laboro en sciencoj (Elliott & Johansen, p. 7).

Marte de 1846 Lesueur iĝis zorgisto de la Muzeo de Natura Histotio de Havre. Post naŭ monatoj li mortiĝis subite (12an de Decembro 1846) kaj estis enterigita ĉe Le Havre. En la 1900-aj jaroj, lia verko estis finfine publikita de la Muzeo, totale per 60 libroj, inklude informojn pri lia zoologia, geologia, historia kaj arkeologia reserĉado, same kiel studojn pri lia vivo (Elliott & Johansen (Elliott & Johansen, p. 7).

Bibliografio redakti

  • Josephine Mirabella Elliott kaj Jane Thompson Johansen, Charles-Alexandre Lesueur: Premier Naturalist and Artist, New Harmony, Indiana, 1999.
  • Claus Nissen: Die zoologische Buchillustration. Ihre Bibliographie und Geschichte. Vol. I: Bibliographie. Anton Hiersemann, Verlag 1969. Page 252.
  • R. W. G. Vail, The American Sketchbooks of Charles Alexandre Lesueur, 1816–1837, American Antiquarian Society, 1938.
  • Cédric Crémière kaj Gabrielle Baglione, Lesueur, Peintre voyageur, Un trésor oublié, coll. Très Grande Bibliothèque Thalassa, Éditions de Conti, Paris, 2009 (ISBN 9782351030110)

Eksteraj ligiloj redakti