Charles-Ferdinand Ramuz

Charles Ferdinand RAMUZ (naskiĝis la 24-an de septembro 1878 en Laŭzano kaj mortis la 23-an de majo 1947 en Pully) estis unu el la plej signifaj svisaj verkistoj en la franca lingvo.

Charles-Ferdinand Ramuz
Persona informo
Charles Ferdinand Ramuz
Naskiĝo 24-an de septembro 1878 (1878-09-24)
en Laŭzano
Morto 23-an de majo 1947 (1947-05-23) (68-jaraĝa)
en Laŭzano
Tombo Pully cemetery vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Laŭzano vd
Memorigilo Charles-Ferdinand Ramuz
Familio
Edz(in)o Cécile Cellier vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • libretisto vd
Verkado
Verkoj Q16525537 ❦
Q16676708 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Ramuz naskiĝis kiel filo de kolonivar- kaj vinvendisto en Laŭzano, kie li vizitis la klasikan kolegion kaj poste la gimnazion kaj tiam en 1896 registriĝis kiel studento de la filozofia fakultato de la Universitato de Laŭzano. Post sesmonata restado en Karlsruhe li decidis fariĝi poeto. En la jaro 1900 li unuan fojon venis al Parizo por tie daŭrigi sian studadon. En la jaro 1904 li translokiĝis al Parizo por doktoriĝi pri Maurice de Guérin, sed li ne finis sian tezon kaj anstataŭe eklaboris kiel poeto. En Parizo li konatiĝis kun la pentristino Cécile Cellier, al kiu li edziĝis en la jaro 1913. En la jaro 1914 Ramuz forlasis Parizon kaj kun sia familio translokiĝis al Laŭzano. En la jaro 1936 Ramuz ricevis la Grandan Ŝiler-Premion de la Svisa Ŝiler-Fondaĵo. Unu el la plej konataj verkoj de Ramuz estas la romano Derborence pri la eventoj dum la rokfalo en la valkaldrono de Deborance, kiu estis filmita en 1985 de Francis Reusser. Lia verko La rakonto de la Soldato (L'histoire du Soldat) estis sonigita de Igor Stravinski.[1]

Verkoj de Ramuz en Esperanto redakti

Notoj kaj referencoj redakti