Charles Frank BOLDEN, Jr. (19a de Aŭgusto, 1946)[1] estas iama Administranto de NASA, retiriĝinta Generalmajoro de la Marista infanterio de Usono, kaj iama kosmonaŭto de NASA.

Charles Bolden
Bolden kiam estis kosmonaŭto
Bolden kiam estis kosmonaŭto
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1946 (1946-08-19) (77-jaraĝa)
en Columbia
Ŝtataneco Usono
Alma mater Usona Mararmea AkademioUniversitato de Suda Kalifornio • USC Viterbi School of Engineering • United States Naval Test Pilot School
Okupo
Okupo mararmea oficiro • kosmonaŭto • testpiloto • milita adiadisto
vdr

Gradiĝinta el 1968 el la Usona Ŝipakademio, li iĝis ŝiparmea aviadisto kaj testopiloto. Post sia servo kiel astronaŭto, li iĝis Deputy Commandant of Midshipmen ĉe la Ŝipakademio.[2]

La 23an de Majo, 2009, la prezidento Barack Obama anoncis la nomumon de Bolden kiel NASA Administranto kaj de Lori Garver kiel Deputita NASA Administranto.[3] Bolden estis konfirmita de la Senato la 15an de Julio, 2009.[4] Li estis la unua afrikdevena usonano kiu estris la agentejon je permanenta bazo.[3]

La 12an de Januaro, 2017, Bolden anoncis sian rezignon el NASA dum kunsido ĉe la Sidejo de NASA en Vaŝingtono. Lia lasta labortago estos la 19an de Januaro, kaj Robert M. Lightfoot Jr. estis anoncita kiel provizora NASA Administranto.

Referencoj redakti

  1. (2010) “Bolden, Charles F. Jr.”, Current Biography Yearbook 2010. Ipswich, MA: H.W. Wilson, p. 50–53. ISBN 9780824211134.
  2. [1]
  3. 3,0 3,1 "Retired General Picked to Lead NASA", de Kenneth Chang, New York Times, 24a de Majo, 2009
  4. "Bolden and Garver Confirmed by U.S. Senate". NASA. 15a de Julio, 2009. [2] Arkivigite je 2019-09-01 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 14an de Majo 2017.

Eksteraj ligiloj redakti