Charles Levinskj aŭ germane Charles Lewinsky, n. 14-an aprilo 1946 en Zuriĥo, Svisujo, estas tre konata svisa aŭtoro.

Charles Levinskj
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1946 (1946-04-14) (78-jaraĝa)
en Zuriko
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Profesio
Okupo scenaristodramaturgoverkisto vd
Laborkampo scenverkado vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li skribis ofte tre popularajn gajajn teatrajn verkojn en svisaj dialektoj por la svisa televido.

En jaro 2001 li ricevis la Schiller-premio de Zuriĥa kantona banko pri la romano "Johannistag".

Li skribis ankaŭ en jaro 2006 la judfamilian historion Melnitz. Pro diversaj komponistoj Levinskj skribis ankaŭ ĉirkaŭ 700 kantotekekstojn.

Por la populara svisa kantistino Maja Brunner li gajnis en jaro 1987 la premion Grand Prix der Volksmusik kun la kanto en svisa dialekto Das chunnt eus spanisch vor: ("tio estas hispana por ni"), la frazo nur diras: oni - (la sviso kun svisa dialekto) - ne povas kompreni.

Charles Levinskj loĝas en Francujo, en Vereux.

Verkoj redakti

Libroj redakti

Teatraj verkoj redakti

Televido redakti

Duonopero "Gotthelf" redakti

En jaro 2011 de 12-a julio ĝis 27-a aŭgusto 2011 oni montras duonoperon "Gotthelf" Arkivigite je 2011-07-11 per la retarkivo Wayback Machine de Charles Lewinsky, kun muziko de Markus Schönholzer en thunaj lagaj ludoj (Lago de Thun ludoj), en la laga scenejo, en Thun, Kantono Berno, Svisujo. La ludestro estas Stefan Huber. La temo de la duonopero estas de la libro "La fromaĝejo en la Bovĝojo". Sabine Schädler, (pronoco: "ŝaedler") ludas la junan "Aneton", en germana dialekto: "Aenneli"

Eksteraj ligiloj redakti