Charles Milles MANSON, pli konate Charles Manson (naskiĝis la  12-an de novembro 1934(nun 1934-11-12) en Cincinnati, Ohio, mortis la 19-an de novembro 2017) estis usona krimulo, kiun oni prijuĝis pro planado de la Tate-LaBianca-murdoj en la 1960-aj jaroj. Li iĝis en folkloro de Usono simbolo de la Fiulo.

Charles Manson
Persona informo
Naskonomo Charles Milles Maddox
Naskiĝo 12-an de novembro 1934 (1934-11-12)
en Cincinnati
Morto 19-an de novembro 2017 (2017-11-19) (83-jaraĝa)
en Bakersfield
Mortokialo kojlorektuma kancerokorhalto
Lingvoj angla
Loĝloko Spahn Ranch
Ŝtataneco Usono
Alma mater National Training School for Boys • Gibault School for Boys • Arroyo High School • Pasadena City College
Subskribo Charles Manson
Familio
Edz(in)o Rosalie Willis • Leona Stevens
Infanoj 3
Okupo
Okupo krimulo • cult leader • seria murdistomuzikisto
TTT
Retejo https://www.charlesmanson.com
vdr
Polica identiga foto

Li estis konata krimulo jam antaŭ la murdoj: li sidis en prizono pro aŭtomobil-ŝtelo, fraŭdo, falsado. Lin trafis multaj personaj fiaskoj, li sensukcese elprovis sin kiel poeto, gitarludisto, sed li ne havis kapablon pri tio. Li estis mallongtempe ĝigolo. Li turnis sin pro la pli fruaj fiaskoj al la satanismo. Manson iĝis vera psiĥopato, kiu vidis sin kiel enkorpiĝon de Kristo kaj la Satano. Li iĝis fine de la 1960-aj jaroj gvidanto de hipi-scientologia skismagrupo kaj plananto de kelkaj brutalaj murdoj. La grupo Manson-familio murdis la aktorinon Sharon Tate, la (8,5 monatojn) gravedan edzinon de la reĝisoro Roman Polanski.

La juĝistaro kondamnis lin pro organizado de la "krimafero Tate-La Bianca", kvankam oni ne akuzis lin je persona partopreno en la murdoj. Li mortis en Bakersfield.

Manson eldonis kelkajn albumojn, sed ne estis sensukcesa muzikisto. Unu rifuzo trafis lin en domo de Sharon Tate.

Li multe korespondis el la prizono kun Mark David Chapman, murdinto de John Lennon.

La usona provokema kantisto Brian Hugh Warner kunmetis lian familian nomon kun la persona nomo de Marilyn Monroe por krei sian scennomon «Marilyn Manson».