Charles Marie René Leconte de Lisle

Charles Marie René LECONTE DE LISLE, pli simple konita kiel Leconte de Lisle, (n. en 1818 - m. en 1894) estis franca poeto de la dua duono de la 19-a jarcento. Li estas rigardita kiel la estro de la literatura, parnasa skolo. Krom poezioj, li verkis plurajn prefacojn, en kiuj li vortigis certajn teoriajn principojn, al kiuj aliĝis aliaj poetoj de la sama generacio, post romantikismo kaj antaŭ simbolismo. Ili nomigis sin parnassiens ekde 1866.

Charles Marie René Leconte de Lisle
Persona informo
Leconte de Lisle
Naskonomo Charles Marie René Leconte de Lisle
Naskiĝo 22-an de oktobro 1818 (1818-10-22)
en Saint-Paul, Reunio,  Francio
Morto 17-an de julio 1894 (1894-07-17) (75-jaraĝa)
en Louveciennes
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Rennes vd
Subskribo Charles Marie René Leconte de Lisle
Profesio
Alia nomo Pierre Gosset vd
Okupo poeto • tradukistoverkistobibliotekisto • literaturkritikisto vd
Verkado
Verkoj Q3401060 ❦
Q3401063 ❦
Q3401070 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La verko de Leconte de Lisle estas elstarita de tri gravaj poemaroj : la Poèmes antiques ("Antikvaj Poemoj", 1852), la Poèmes barbares ("Barbaraj Poemoj", 1862) kaj la Poèmes tragiques ("Tragikaj Poemoj", 1884). Li cetere tradukis al la franca plurajn verkistojn de la antikva periodo, inkluzive de Homero.

En 1886, Leconte de Lisle eniris la Francan Akademion, kaj okupis la seĝon antaŭe atribuitan al Victor Hugo.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Vikifonto
Sur Vikifonto legeblas verkoj fare de
Leconte de Lisle