Charles Marie de La Condamine

Charles-Marie de La Condamine (28-a de januaro 1701 en Parizo4-a de februaro 1774 en Parizo) estis franca esploristo, matematikisto kaj astronomo. Li estis amiko de Voltaire.

Charles Marie de La Condamine
Persona informo
Charles Marie de La Condamine
Naskiĝo 28-an de januaro 1701 (1701-01-28)
en Parizo
Morto 4-an de februaro 1774 (1774-02-04) (73-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Collège Louis-le-Grand (Paris) vd
Subskribo Charles Marie de La Condamine
Profesio
Okupo matematikisto • esploristo • astronomobotanikistoEnciklopediistogeografoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Charles-Marie de La Condamine

Ĵus fininte la lernejon, La Condamine partoprenis la sieĝon de Roses en Hispanio. En 1730 li fariĝis adjunkto pri kemio en la Franca Akademio, poste vojaĝis al Levantenio, de kie li revenis kun multaj novaj scioj.

Ekspedicio al Peruo redakti

Por akiri la rajton partopreni la grandan ekspedicion al ekvatoro, kiu celis novan, pli ekzaktan mezuradon de la tera diametro, La Condamine studis astronomion. La ekspedicio okazis de 1735 ĝis 1741 kaj vizitis la tiaman vicreĝejon Novgranado.

La 16-a de majo 1735 la ekspedicio sub gvido de Louis Godin forveturis de La Rochelle kaj atingis - post stacioj en Sankta Domingo kaj Panamo - la ekŭadoran urbon Guajakilo je la 13-a de marto 1736. Pliaj ekspedicianoj estis Pierre Bouguer, Joseph de Jussieu kaj poste la oficiroj hispanaj Jorge Juan kaj Antonio de Ulloa.

Samtempe alia ekspedicio estis organizita de la Franca Akademio en Sameion, ĝi estis gvidata de Pierre-Louis Moreau de Maupertuis kaj havis la celon, tie precize mezuri gradusan distancon, por - kompare kun la rezultoj de ekvatoro precize determini la kurbecradiuson de la tero kaj tiel pli ekzakte ĝian formon.

Kiam la ekspedicio atingis Santo-Domingon, montriĝis ke Godin kulpis pri mismastrumado de la ekspedicia buĝeto kaj estiĝis enorma streĉo inter la tri sciencistoj. Dum la vojaĝo de havenurbo Guajakilo al la ekŭadora ĉefurbo Kito La Condamine separiĝis de la ekspedicio kaj atingis Kiton sola. Dum tiu vojaĝo li renkontis indiĝenojn kaj ili montris al li, kiel kolekti kaj utiligi kaŭĉukon. Krome li priskribis la kinkonon, la arbuston el kies ŝelo estas ekstraktata kinino, kiu rivoltigis la terapion kontraŭ malario.

En la anda altebenaĵo ĉe Ĉimborazo la celita preciza mezurado de unu latituda graduso sukcesis, el kio estis kalkuliĝis la tera radiuso = 56.734 Tŭazoj[1] = 6.336 kilometroj. Surbaze de ĉi tiu mezurado la metro estis normigita.

La ekspedicio daŭris pli longe ol planite, la financaj rimedoj estis preskaŭ elĉerpitaj, la personaj rilatoj inter la ekspedianoj tre streĉitaj. Do, nur Godin reveturis Francion, dum La Condamine pluvojaĝis al Amazono kaj revenis nur post dek jaroj.

Ekspedicio al Amazono redakti

En somero 1744 La Condamine veturis laŭ Amazono, pri kiu li skizis mapon baziĝanta sur astronomia mezurado. Li estis la unua sciencisto subenvojaĝante la Amazonon (kaj - post Francisco de Orellana - la dua eŭropano por laŭiri la tutan amazonon). De la indiĝenoj li sciiĝis pri la preparado de kuraro, la sagoveneno, kaj kunportis specimenon hejmen.

Li revenis Parizon la 26-an de februaro 1745, reportante pli ol 200 specimenojn de interesaj naturobjektoj, kiujn li transdonis al kolekto de Buffon.

En 1760 La Condamine fariĝis akademiano de Académie Française. Plie li engaĝiĝis pri vasta aplikado de la vakcinado kontraŭ variolo. Ekde 1763 li estis preskaŭ komplete paralizita. La Condamine estis poligloto, la raporton pri la ekspedicio al Sudameriko li verkis rekte en la hispana.

Verkoj de La Condamine redakti

Vojaĝraportoj redakti

 
Journal du voyage fait par ordre du roi, à l'équateur, 1751
 
Mesure des trois premiers degrés du méridien dans l'hémisphere austral, 1751
  • Journal du voyage fait par ordre du roi à l'équateur (Paris 1751, Supplement 1752)
  • Relation abrégée d'un voyage fait dans l'intérieur de l'Amérique méridionale (Paris 1759)
  • “Mémoire sur quelques anciens monumens du Perou [sic], du tems des Incas”, in: Histoire de l’Académie Royale des Sciences et Belles Lettres II (1746), Berlin 1748, S. 435-456 (PDF Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine).

Pliaj verkoj redakti

  • La figure de la terre déterminée (Paris 1749)
  • Mesure des trois premiers degrés du méridien dans l'hémisphère australe (Paris 1751)
  • Histoire de l'inoculation de la petite vérole (Amsterdam 1773)

Verkoj pri La Condamine redakti

  • Victor Wolfgang von Hagen: South America called them; explorations of the great naturalists: La Condamine, Humboldt, Darwin, Spruce. New York: Knopf, 1945

Notoj redakti

  1. Tŭazo estis siatempe la mezurunuo de longeco en Francio - vidu ankaŭ: klafto

Eksteraj ligiloj redakti