Charles Vaurie

usona ornitologo

Charles Vaurie (7a de julio 1906, Beaulieu-sur-Dordogne, Francujo - 13a de majo 1975, Reading (Pensilvanio)) estis francdevena usona ornitologo. Li naskiĝis en Francio, sed translokiĝis al Trenton, Nov-Ĵerzejo, kiam li estis junulo. Li studis en la Novjorka Universitato kaj poste doktoriĝis kiel dentisto en la Universitato de Pensilvanio en 1928.

Charles Vaurie
Persona informo
Charles Vaurie
Naskiĝo 7-an de julio 1906 (1906-07-07)
en Beaulieu-sur-Dordogne, Corrèze
Morto 13-an de majo 1975 (1975-05-13) (68-jaraĝa)
en Reading
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Novjorko • University of Pennsylvania School of Dental Medicine vd
Familio
Edz(in)o Patricia Vaurie vd
Profesio
Okupo paleontologo • ornitologo • zoologo • kuratoro vd
Laborkampo ornitologiozoologio • curating • paleontologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li interesiĝis pri pentrado de birdoj kaj poste edziĝis al entomologiisto edzino, Patricia Wilson, en 1934, kun kiu li kunĝuis nombrajn kampoveturadojn. Vaurie asociiĝis kun la American Museum of Natural History kaj ĉirkaŭ 1946 li iĝis Research Associate. Li produktis pli da 150 ornitologiajn publikaĵojn. Lia plej grava verko estis sistema skizo de la birdoj de Palearkto. Ĉirkaŭ 1956 li iĝis plentempa ornitologo ĉe AMNH, kaj Curator ĉirkaŭ 1967. Mortonta li estis membro de la Komitato de Ornitologia Nomenklaturo de la International Ornithological Congress.

Li priskribis unuafoje la speciojn de la Kripta muŝkaptulo, Ficedula crypta, Vilkabamba furnario, Schizoeaca vilcabambae kaj Centrazia kaprimulgo, Caprimulgus centralasicus.

Parta bibliografio redakti

  • A Revision of the bird family Dicruridae. N.Y., 1949.
  • "Systematic notes on Palearctic birds". N.Y. 1956 (American Museum of Natural History, American Museum Novitates)
  • A generic revision of Fly-catchers of the tribe Muscicapini. N.Y., 1953.
  • "Notes on some Ploceidae from Western Asia"; "Notes on some Asiatic Finches"; "Notes on the bird genus Oenanthe in Persia, Afghanistan, and India;" and several other articles all published in the American Museum Novitates. N.Y., 1949-1952.
  • "A generic revision of Flycatchers of the tribe Muscicapini". N.Y., 1953. pp.27 figs & 7 tables. Wrapp. Bulletin American Museum of Natural History - Vol. 100: Art. 4).
  • The Birds of the Palearctic Fauna: a Systematic Reference (2 Vols. )1959
  • Classification of the Ovenbirds (Furnariidae). London, 1971.
  • Tibet and its birds. 1972

Referencoj redakti