Charles Villiers Stanford

Charles Villiers STANFORD (la 30-a de septembro 1852 - la 29-a de marto 1924) estis brita komponisto.

Charles Villiers Stanford
Persona informo
Naskonomo Charles Villiers Stanford
Aliaj nomoj Karel Drofnatski
Naskiĝo 30-an de septembro 1852 (1852-09-30)
en Dublino,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 29-an de marto 1924 (1924-03-29) (71-jaraĝa)
en Londono
Tombo Abatejo Westminster
Lingvoj angla
Ŝtataneco IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Trinity College • Reĝina Kolegio
Familio
Patro John James Stanford
Patrino Mary Henn
Infanoj 2
Okupo
Okupo komponisto de klasika muziko • muzikinstruisto • universitata instruisto
vdr
Charles Villiers Stanford - karikaturo de Leslie Ward

Vivo redakti

Li naskiĝis en Dublino, Irlando kaj estis la filo de ŝtat-oficisto. Ambaŭ liaj gepatroj estis amatoraj muzikistoj.

Post muzikaj studoj en London li gajnis stipendion ĉe Queen's College, Universitato de Kembriĝo. En 1873 li iĝis orgenisto ĉe Trinity College en la sama universitato. Dume li studis po kelkaj monatoj jare en Germanio. Li unue famiĝis pro operoj kaj muziko por dramoj. Li komponis simfoniojn, konĉertojn, madrigalojn, kantojn, ĉambran muzikon kaj ĥorajn verkojn.

Kiel instruisto de la komponado, li ege influis la sekvantan generacion de komponistoj, inkl. Gustav Holst kaj Ralph Vaughan Williams.