Charles de Saint-Évremond

Charles de SAINT-ÉVREMOND (naskiĝinta la 1-an de aprilo 1613 en Saint-Denis-le-Gast, mortinta la 29-an de septembro 1703 en Londono) estis franca filozofo, verkisto, juristo kaj (multflanka) kritikisto.

Charles de Saint-Évremond
Persona informo
Charles de Saint-Évremond
Naskonomo Charles Marguetel de Saint-Denis
Naskiĝo 1-an de aprilo 1613 (1613-04-01)
en Saint-Denis-le-Gast
Morto 29-an de septembro 1703 (1703-09-29) (90-jaraĝa)
en Londono
Tombo Abatejo Westminster vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand • Lycée Saint-Louis • Universitato de Kaeno vd
Profesio
Alia nomo Descavenets • M. de S. E. vd
Okupo verkisto • eseisto • literaturkritikisto • francaj moralistojmilitistofilozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post edukiĝo ĉe la jezuitoj en Parizo li studis jursciencon. Poste li soldatis restante ĉiam fidela al la reĝo dum la ribeloj de ĉe Frondo. Pro tio li promociiĝis en 1652 je feldmarŝaleco. Post verko de satira epistolo pri la Traktato de Pireneoj li devis fuĝi tra Nederlando al Britio. Tion li ĝismorte restis estante amiko kaj konsilisto de dukino Hortense Mancini, nevino de Jules Mazarin. La korteganoj kaj aliaj elstaruloj tre ŝatis lin kaj lia tombo troviĝas ĉe Abatejo Westminster.

Liaj verkoj, kiuj longtempe nur manskribite transdonitis, brilas stile, satirece kaj kosmopolitisma filozofio. Li estis konata kritikisto (ankaŭ pri kuirarto) kaj liaj konsiloj ŝatitis kaj en Britio kaj sur la kontinento eŭropa.

Literature menciindas liaj satiraj aĵoj (»La Comédie des académiciens«, 1644) kaj liaj leteroj. La unua impreso de ĉio okazis en Londono 1705.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 17. Leipzig 1909, p. 435-436, (tie ĉi interrete)