Charvensod

komunumo de Italio

Charvensod - france, prononco laŭ sistemo IFA [ʃaʁvɑ̃sˈɔ] - estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la italaj regiono kaj provinco Aosta Valo, grandparte loĝata de franclingvanoj. Fine de 2023 en la komunumo vivis 2 399 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Aosta, Brissogne, Cogne, Gressan kaj Pollein.

Charvensod
Charvensod
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Aosta Valo
Provinco AO Aosta Valo
Geografia situo 45° 43′ N, 7° 19′ O (mapo)45.7166666666677.3166666666667Koordinatoj: 45° 43′ N, 7° 19′ O (mapo)
Alto super marnivelo 749 m
Areo 25 km²
Loĝantaro 2399 (2023)
Loĝdenso 93 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Félinaz, Plan-Félinaz, Pont-Suaz e Ampaillan
Najbaraj komunumoj Aosta, Brissogne, Cogne, Gressan kaj Pollein
Patrono Kolumba de Sens
Festa tago 31-a de decembro
Nomo de loĝantoj france charvensoliens respektive charvensoliennes kaj itale charvensolesi
Poŝtkodo 11020
Imposta kodo C598
Kodo laŭ ISTAT 007019
Telefona prefikso 0165
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Kristana patrono estas la sanktulino Kolumba de Sens, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Charvensod portis sub la regado de Mussolini la italan nomon Campo Mussolini. Ĝia oficiala retejo estas franca kaj itala.

Ĝemela komunumo redakti

Charvensod estas ĝemela komunumo de la komunumo Les Bois en Kantono Ĵuraso en Svislando.

Eksteraj ligiloj redakti

 
La placo de la kirko