Chatham estas insulo de Nov-Zelando kaj situas ĉirkaŭ 800 km oriente de la Suda Insulo. Ĝi estas la plej granda insulo de la Chatham-insularo kaj havas areon de 900 km².

Elkosma bildo

En la maoria lingvo ĝi nomiĝas Wharekauri, en la morioria Rekohu. La angla nomo Chatham venas de samnoma brita ŝipo, kiu vizitis la insulon en 1791. En ĉiuj tri lingvoj la nomo estas por la insulo kaj por la ĉirkaŭa insularo el ĉirkaŭ 10 insuloj.

Ĝia pozicio estas 43° 53′ 54″ S 176° 31′ 44″ U / 43.89833 °S, 176.52889 °U / -43.89833; -176.52889 (mapo)Koordinatoj: 43° 53′ 54″ S 176° 31′ 44″ U / 43.89833 °S, 176.52889 °U / -43.89833; -176.52889 (mapo). Ĝia turisma reklamo asertas, ke ĝi situas meze inter poluso kaj ekvatoro kaj sur la internacia datlinio; ambaŭ pretendoj iom troigas. Malgraŭ sia situo oriente de la datlinio ĝi havas la saman daton kiel Novzelando aliflanke. Ĉefa loko estas Waitangi ĉe Petre-Golfeto, kun ĉirkaŭ 200 loĝantoj. Hapupu, norde en la insulo, posedas flughavenon kun servoj al Auckland, Velingtono kaj Christchurch.

La okcidentan bordon karakterizas la Petre-Golfeto, ĝian orientan la Hansona Golfo. Ankaŭ la terkolo inter tiuj du golfoj estas grandparte akva; en ĝi situas Laguno Te Whanga, kun areo de ĉirkaŭ 180 km². Ĝia elfluo iras orienten al la suda parto de la Hansona Golfo. La plej alta punkto de la insulo atingas iom malpli ol 300 metrojn.

Ekzistas neoficiala flago de la insulo, kiu montras ĝian formon antaŭ duona suno sur blua fono.

Ĉirkaŭ 25 km sude de Chatham situas Pitt-insulo.

Naturo redakti

Pro la izoliteco de tiu insulo disvolviĝis en ĝi tre apartaj specioj de animaloj, ekzemple birdoj, kiel la PareaoĈathama kolombo, Hemiphaga chathamensis, la Ĉathaminsula petrelo, Pterodroma magentae, aŭ la Ĉathama tufkormorano, Phalacrocorax onslowi, diferencaj multfoje el similaj specioj de Novzelando.

Gravas la Naturrezervejo Tuku.