Chavannes-des-Bois

komunumo de Svislando

Chavannes-des-Bois estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 750 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Chavannes-des-Bois
Blazono de Chavannes-des-Bois
Blazono de Chavannes-des-Bois
Blazono de Chavannes-des-Bois
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 18′ 55″ N 6° 7′ 56″ O / 46.31528 °N, 6.13222 °O / 46.31528; 6.13222 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 55″ N 6° 7′ 56″ O / 46.31528 °N, 6.13222 °O / 46.31528; 6.13222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 750
Areo 2,14 km²
Alteco 469 m super marnivelo
Poŝtkodo 1290
Komunumkodo 5708
Mapo de Chavannes-des-Bois
Mapo de Chavannes-des-Bois
Situa mapo de Chavannes-des-Bois
vdr

Geografio redakti

La komunumo Chavannes-de-Bogis situas sur la monteta dorso inter la valo de la rivero Versoix en nordo kaj la Lago Lemano en sudo, en okcidento de Kantono Vaŭdo apud la landlimo kun Francio en distanco de proksimume 10 kilometroj sudokcidcente de la distriktĉefurbo Nyon kaj de proksimume 12 kilometroj norde de Ĝenevo. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,14 km², de kiuj 35,5% estas kovritaj de arbaro, 51,2% servas por agrikulturo kaj 11,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Chavannes-des-Bois limas en nordo al Commugny, en oriento al Tannay, en sudoriento al Mies, en sudo al Versoix (GE), kaj en okcidento al Grilly (Rodano-Alpoj, Francio).

Trafiko redakti

Chavannes-des-Bois situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas konekta vojo de Chavannes-de-Bogis al Versoix kaj de la vilaĝo konekta vojo kondukas al Tannay. La plej proksia alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas laŭlongde de la sudorienta komunumolimo, estas la alveturejo Coppet, kiu situas proksimume 3 kilometrojn orientnordoriente de la komunumo en Chavannes-de-Bogis.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Chavannes-des-Bois datiĝas el la jaro 1316 kiel Les Chavannes de Sovernyer. Chavannes-des-Bois apartenis dum mezepoko al la Senjorujo Coppet. La interesojn ricevis en la jaro 1355 la Monaĥejo Bonmont kaj ankaŭ la Senjoroj de Grilly de la Lando de Gex. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Chavannes-des-Bois apartenis al la Baronejo Coppet en la Voktejo Nyon. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Nyon.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: [ Germain Hausmann: Chavannes-des-Bois en Historia Leksikono de Svislando (2005-01-12)]

Eksteraj ligiloj redakti