Por samtitola artikolo vidu la paĝon Chemillé (stacidomo).


Chemillé estas malaperinta franca komunumo, situanta en la departemento Maine-et-Loire, en la administra regiono Luarlandoj.

Chemillé
komunumo en Francio • delegita komunumo • delegita komunumo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Luarlandoj
Departemento Maine-et-Loire
Arondismento Cholet
Kantono Chemillé
Malaperinta en 1-a de januaro 2013
INSEE kodo 49092 [+]
Poŝtkodo 49120
Politiko
Urbestro S-ro Michel Mignard
2001-2008
Demografio
Loĝantaro 6 169  (1999)
Loĝdenso 125 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 13′ N, 0° 44′ U (mapo)47.2131-0.72583Koordinatoj: 47° 13′ N, 0° 44′ U (mapo) [+]
Alto De 42 ĝis 114 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 49,2 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Chemillé (Maine-et-Loire)
Chemillé (Maine-et-Loire)
DEC
Chemillé
Chemillé
Situo de Chemillé
Chemillé (Francio)
Chemillé (Francio)
DEC
Chemillé
Chemillé
Situo de Chemillé

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chemillé [+]
vdr

Ĝi nun formas parton de Chemillé-en-Anjou.

Geografio redakti

Ĝi situas sude de la departemento, inter Anĝevo kaj Ĉoleto.

Distancoj : 30 min el Anĝevo (37 km), 1 h el Nanto (departemento Loire-Atlantique), 20 min de Ĉoleto.

Historio redakti

Chemillé, kun sia ĝardeno de kuracplantoj, precize el tio estas la franca ĉefurbo de la kuracplantoj, pli aparte pro la kamomilo. Notindas, ke la nomo Chemillé devenas de la latina nomo "Camilliacus Villa" : tiu nomo indikas gaŭlo-romian bienon posedatan de senjoro nomita Camille kaj havas neniun rilaton kun la nomo kamomilo.

Eksa fortikigita urbo en Mezepoko, Chemillé estas kontruita en formo de amfiteatro ĉe la bordo de rivereto Hyrôme, enflurivero de la rivereto Layon. La malnovaj muregoj estis detruitaj dum la francaj militoj pri religio en la 16-a jarcento, tiel malfermante la urbon al interŝanĝoj, al la foiroj kiuj naskis ĝian famon de grava komerca centro.

Demografio redakti

En 1900, Chemillé enhavis iom pli ol 4 300 loĝantojn.

1962 1968 1975 1982 1990 1999 2005
4510 4735 5108 5748 6016 6169 6437
fonto : http://www.insee.fr/fr/ffc/docs_ffc/psdc.htm.

Lokoj kaj Monumentoj redakti

Civila arkitekturo redakti

  • Orienta Pordego kaj Suda Poterno de la eksa kastelo (13-a jarcento).
  • Restaĵoj el la priorejo (18-a jarcento).
  • Lavejo (17-a jarcento).
  • Kastelo de La Sorinière (14-a, 16-a kaj 18-a jarcentoj) : turoj kaj ĉirkaŭfosaĵoj ; en la kapelo, murpentraĵoj (16-a jarcento).
  • Kastelo de L'Echo (19-a jarcento) (ĉe ties enirejo plato indikis, ke tie restadis Charles de Gaulle).

Religia arkitekturo redakti

  • Preĝejo Saint-Pierre (11-a / 20-a jarcentoj)
  • Eksa preĝejo Notre-Dame (12-a jarcento)
  • Kapelo (16-a jarcento), restaĵoj el murpentraĵoj (16-a jarcento).
  • Ruinoj el la preĝejo Saint-Léonard.

Aliaj redakti

  • "Le Théâtre Foirail" (La Teatrejo Brut-bazaro). Temas pri eks-bazaro por brutoj, kiu ĉesis funkcii en 1997 kaj estis poste transformita al spektaklejo, kiu povas akcepti ĝis 7000 spektantojn (ĝia plej granda ĉambrego estas 2800 kvadrat-metra).[1][2]. Tie povas okazi koncertoj, spektakloj, cirko,...
  • "Camifolia" : nova botanika ĝardeno kun pedagogia celo. Dum multaj jaroj jam ekzistis "ĝardeno de la kuracplantoj de Chemillé" kaj en 2008 ĝi oficiale ricevis la nomon "Camifolia". Pli ol 350 specioj de plantoj estas tie kunigitaj en adaptita loko kun ekspozicia forcejo, distra loko, ktp. Videblas plantoj odoraj, tinkturaj kaj aliaj.[3]

Referencoj redakti

  1. (en Youtube) franclingva reporteraĵo de loka televidstacio Angers 7
  2. http://www.ot-chemille.fr/content/view/19/33 Arkivigite je 2009-05-05 per la retarkivo Wayback Machine paĝo pri "Le Théâtre Foirail" en la retejo de la turism-oficejo
  3. http://www.ot-chemille.fr/content/view/18/33[rompita ligilo] paĝo pri "Camifolia" en la retejo de la turism-oficejo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti