Chendrea
komunumo en Rumanio
Chendrea [kendrja] (hungare: Kendermező) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Zalău. En 1910 ĝi havis 800 loĝantojn (rumanoj); en 1992 1001 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1350. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Szilágy vármegye). Administre ĝi apartenas al Bălan.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Eksteraj ligiloj redakti
- Administra mapo de distrikto Arkivigite je 2009-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
- Mapo de distrikto Arkivigite je 2009-02-01 per la retarkivo Wayback Machine