Chester William Nimitz

Chester William NIMITZ (24-an de februaro 1885, Fredericksburg20-an de februaro 1966, insulo Yerba Buena en Golfo de San-Francisko) estis usona admiralo kaj en la jaroj 1945 - 1947 ankaŭ la plej supera komandanto de usona armea maristaro.

Chester Nimitz
Chester Nimitz kiel kvinstela admiralo en 1945
Chester Nimitz kiel kvinstela admiralo en 1945
Naskiĝo 24-an de februaro 1885
en Usono Fredericksburg, Teksaso, Usono
Morto 20-an de februaro 1966
en insulo Yerba Buena, Golfo de San-Francisko
Soldata kariero
Rango: Fleet Admiral
Tempo de deĵoro: 1905-1947
Deĵoris en: Usono Usono
Speco: United States Navy Seal United States Navy
Komandis al: USS Chicago (CA-14)
USS Rigel (AR-11)
USS Augusta (CA-31)
Bureau of Navigation
United States Pacific Fleet
Chief of Naval Operations
Militoj: Unua mondmilito
Dua Mondmilito
Bataloj: * Batalo en Korala Maro
Medaloj: Navy Distinguished Service Medal (4)
Army Distinguished Service Medal
Order of the Bath
Legio de Honoro
Persona informo
Mortokialo apopleksio
Tombo Nacia Tombejo de la Orda Pordego
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Mararmea Milita KolegioUsona Mararmea Akademio • Warren Local High School • Tivy High School
Familio
Infano Chester Nimitz, Jr.
Okupo
Okupo mararmea oficiro
vdr

Li finvizitis maristan akademion en Annapolis en la jaro 1905. Deĵorinte sur Filipinoj li estis forkomandita al submarŝipoj. En la jaro 1912 li fariĝis komandanto de atlantika submarŝipa floto kaj je unu jaro pli poste li partoprenis studentan restadon en Germanio, kie li dediĉis sin ĉefe al studado de naftaj submarŝipaj motoroj. Dum la unua mondmilito li agadis en la ĉefa stabo de submarŝipa ŝiparo.

Ekde la jaro 1941 li estis la plej supera komandanto de pacifika floto. En 1942 li gvidis elŝipigon sur Guadalcanal. En la jaroj 1943 - 1944 li estis komandanto de pluaj elŝipigaj operacoj en Pacifiko (vidu Milito en Pacifiko).

En la jaro 1944 li atingis komune kun admiraloj William Leahy kaj Ernest King la plej superan maristan rangon en la usonaj maristaj fortoj - li fariĝis kvinstela admiralo (angle Fleet Admiral), kiu en la usona armea sistemo de facto markis grandadmiralon. Post Dua Mondmilito jam neniam tiu ĉi plej supera rango estis uzita.

En 1945 komune kun Douglas McArthur li partoprenis kapitulacon de Japanio. En la sama jaro li ankaŭ anstataŭis en la funkcio la ĉefkomandanton de usona floto (angle Commander in Chief of the US Fleet) Erneston King. Li restis en tiu ĉi funkcio ĝis la jaro 1947, kiam li foriris en emeriton.

Fine de la jaro 1965 Chester Nimitz suferis pro apopleksio komplikigita de pulminflamo, en januaro de 1966 li estis tralasita el malsanulejo kaj vespere la 20-an de februaro 1966 li mortis sur insulo Yerba Buena en Golfo de San-Francisko.

En la 70-aj jaroj nova usona nuklea aviadilŝipo estis omaĝe de Chester Nomitz nomita USS Nimitz kaj laŭ ĝi ankaŭ sekvanta klaso de aviadilŝipoj portas markigon klaso Nimitz.