Chevrolet Niva (ruse Шевроле Нива) estas la rusia aŭto de la klaso kompakta SUV. Ĝi estas amase fabrikata en Toljatti (Rusio) de la kunlabora kompanio GM-AvtoVAZ ekde septembro 2002.

Chevrolet Niva
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio GM-AvtoVAZ
Aliaj nomoj VAZ-21236
Produktkvanto 700 000 (novembro 2018)[1]
Produktata ekde 2002
Klaso kompakta SUV
Motoro kaj transmisio
Motoro 2123 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1690 cm³, 80 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
Ecotec Z18XE (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1796 cm³, 125 ĉevalpovoj; Opel)
Transmisio la 5-ŝtupa mekanika (AvtoVAZ)
Pezo kaj povumo
Pezo 1 400 kg (3 086 lb)
Dimensioj
Longeco 4 048 mm
Larĝeco 1 800 mm
Alteco 1 680 mm
Veturalteco 220 mm
Benzin-kapacito 15,33 USgal (58 l)
Volumo de pakaĵujo 84,54 USgal (320 l)
Modeloj
Antaŭa modelo VAZ-2123
vdr

Historio redakti

Unuafoje oni ekpensis pri neceso renovigi VAZ-2121 en la 1980-aj jaroj, sed longan tempon ĉiuj fortoj koncentriĝis je lanĉo de VAZ-2108. Oficiale oni taskigis pri tio la dezajnajn sekciojn de AvtoVAZ en 1984. En 1989 la teknika konsilio de AvtoVAZ aprobis la koncepton, do komenciĝis preparado de la amasa fabrikado. Sed ekis ekonomia krizo, kiun sekvis disfalo de Sovetunio kaj denove ĉiuj fortoj de la kompanio koncentriĝis je preparado de la nova malpeza aŭto — ĉi-foje de Lada 110. En 1993 estis aprobita nova dezajno fare de Valerij Sjomuŝkin. En 1998 komenciĝis la fabrikado de VAZ-2123 en la eksperimenta sekcio de AvtoVAZ kaj ekde januaro 2001 — malgranda fabrikado en la ĉefa sekcio[2][3]. Ĝis 2001 en la eksperimenta sekcio de AvtoVAZ estis fabrikitaj ĉirkaŭ 1000 aŭtoj. Poste estis establita la kunlabora entrepreno de General Motors kaj AvtoVAZ, kiu decidis fabriki la aŭton sub sia propra marko — tiel aperis Chevrolet Niva, kiu ensorbis multajn teknikajn kaj dezajnajn ecojn de VAZ-2123[3]. En septembro 2002 la fabrikado de VAZ-2123 komplete ĉesis, ĉar komenciĝis produktado de Chevrolet Niva[3].

En 2002-2003 GM-AvtoVAZ konstruis en Toljatti novajn produktejojn[4].

 
Koncept-aŭto Chevrolet Niva de la dua generacio en la Moskva Internacia Aŭtoekspozicio. 2014.

En 2012 komenciĝis konstruado de plia produktejo por la dua generacio de Chevrolet Niva, kiu estas preparata ekde 2010 fare de la kompanio BLUE Group Engineering & Design (Italio). La koncepta aŭtomobilo estis prezentita en 2014 en la Moskva Internacia Aŭtoekspozicio kaj oni planis komenci amasan fabrikadon en 2016, sed post la krizo en Ukrainio en 2014 kaj sekvinta ĝin anekso de Krimeo fare de Rusio, la ekonomia situacio grave malboniĝis. General Motors preskaŭ komplete foriris el Rusio kaj en 2015 estis haltigita la konstruado de la nova aŭtofabriko en Toljatti. Iuj supozis komploton flanke de AvtoVAZ, kiu jam komencis preparadon de la nova generacio de Lada Niva kaj laŭdire deziris tiel seniĝi je la rekta konkuranto[5].

Oni promesis, ke la nova generacio estos fabrikata komplete en la nova, propra produktejo de GM-AvtoVAZ, uzos motoron de Peugeot-Citroen, rapidumskatolon el Barato ktp, do ne plu dependos de AvtoVAZ[6]. Tamen fine de 2018 la ĝenerala direktoro de la kompanio GM-AvtoVAZ Romuald Rytvinsky agnoskis rezignon je tiuj planoj[1].

 
 Ближайшие два года Шевроле Ниву не ждут радикальные изменения, зато потом появится новинка. Мы понимаем необходимость перемен, которые должны затронуть и внешний вид, и, конечно, двигатель. При этом автомобиль останется компактным внедорожником. Сохранится солидный дорожный просвет и хорошие параметры геометрической проходимости, продольное расположение мотора, постоянный полный привод. К старым наработкам мы возвращаться не собираемся. Вместо потерпевшего неудачу масштабного проекта выбран путь step by step. Так больше шансов на успех. Сборка автомобиля будет производиться на имеющихся мощностях, поскольку существенного наращивания объемов производства не планируем. Поставщиком кузовов и механических узлов останется АВТОВАЗ.   Dum la plej proksimaj du jaroj Chevrolet Niva ne spertos radikalajn ŝanĝojn, sed danke al tio poste aperos la novaĵo. Ni komprenas neceson de ŝanĝoj, kiuj devus tuŝi kaj eksteraĵon kaj certe la motoron. Ĉe tio la aŭto plu restos la kompakta ajnagrunda aŭtomobilo. Plu haveblos la granda veturalteco kaj bonaj por ajnagrunda veturebleco geometriaj parametroj, laŭlonga situo de la motoro, kompleta transmisio. Al la malnovaj ideoj ne ni planas reveni. Anstataŭ la fiaskinta grandskala projekto estas elektita la vojo step by step. Tiel oni havas pli da ŝancoj por sukcesi. La muntado de la aŭto okazos en la haveblaj produktejoj, ĉar ni ne planas gravan kreskon de produktokvanto. La liveranto de la korpusoj kaj mekanikaj partoj plu restos AvtoVAZ. 
— Romuald Rytvinsky

En junio 2019 la rusia registaro subskribis investan kontrakton pri fabrikado de la nova modelo[7].

Versioj redakti

Versio de 2002 redakti

 
La injektila motoro VAZ-2123, volumeno 1,7 litro.
 
La motorejo.

La du ĉefaj versioj origine estis L (la baza) kaj GLS (artefarita ledo en la salono, fanditaj 16-colaj radodiskoj, pli bona muzikilo, fumigitaj glacoj, kontraŭnebulaj lumiloj, hejtiloj ĉe la frontaj sidiloj). La versioj LC kaj GLC diferenciĝis je klimatizilo, aldonita al la respektivaj versioj. Ekde 2004 flankospeguloj en ĉiuj versioj estas elektre regeblaj kaj hejtataj. 98% de la elementoj estis fabrikataj en Rusio, de eksterlando venis: la kluĉilo, la ĉefa bremsa cilindro, la hidraŭlika stirhelpilo (ZF Friedrichshafen AG), krado de radiatoro, plastaĵoj kaj ŝtofaĵoj en la salono[8].

FAM-1 redakti

Fakuloj el la firmaoj Opel, General Motors kaj Lotus Cars aprezis VAZ-2123 kaj opiniis, ke ĝi povas sukcesi en eksterlandaj merkatoj, sed bezonas certajn modifikojn — pli fortan motoron FAM1 Ecotec Z18XE (FAM1 estas mallongigo de Family 1, kio signifas ke ĝi apartenas al la unua motora familio), pli bonajn bremsojn, malpli da vibrado, pli bonan transmision, pli da sekureco. Tuj post establo de la kunlabora kompanio GM-AvtoVAZ ĝi petis AvtoVAZ doni proponojn rilate plibonigon de la aŭto kaj kreado de la nova versio, origine nomita Chevy Niva Export. La projekto ricevis la kodon 21236 kaj en aprilo 2001 komenciĝis ĝia realigo. Oni planis lanĉi la produktadon fine de 2003 kaj fabriki po ĝis 35 mil aŭtojn jare.

Oni planis uzi la motoron Opel FAM-1 Ecotec (1,8 litro, 16-valva, 125 ĉevalpovoj, torda momanto 167 Nm). Ĝin devis akompani la 5-ŝtupa rapidumskatolo Aisin AG5 de la firmao Aisin (Japanio), uzita ankaŭ en Suzuki Grand Vitara.

Ĉiuj aŭtoj de Chevrolet Niva FAM-1 devis havi jenajn elementojn:

  • ABS de la firmao Bosch, por kio oni ŝanĝis la konstrukciojn de la posta ĉaro kaj de la antaŭaj aksingoj;
  • la 10-cola vakua bremsofortigilo;
  • la movaj ŝaftoj kun egalmovaj artikoj (Turkio);
  • klimatizilo;
  • du aerkusenoj (por la ŝoforo kaj fronta pasaĝero);
  • sidiloj kun reguligebla alteco (de Chevrolet Viva);
  • antaŭstreĉiloj de sekurzonoj;
  • la pneŭmoj de grandeco 215/65 R16.

Por la projekto estis kreita internacia teamo subestre de la rusia inĝeniero Vladimir Guba. En aŭgusto 2001 jam okazis la unuaj testoj de la vetureblaj modeloj. Fine de 2001 aperis prototipoj de la serio 200, senditaj al Opel kaj Lotus Cars por perfektigado. La laboro evidentiĝis esti pli granda ol oni supozis, aperis proksimume 700 novaj elementoj, grave ŝanĝiĝis la korpuso. En 2003 estis fabrikitaj 300 eksperimentaj specimenoj. Printempe 2006 estis produktitaj la unuaj Chevrolet Niva FAM-1, ekde novembro 2006 komenciĝis la amasa fabrikado.

Sed poste aperis pluraj problemoj. Amasa fabrikado de la motoro FAM-1 Ecotec ĉesis kaj ĝiaj malgrandaj partioj iĝis tre kostaj. AvtoVAZ ofte fuŝis pri liverado de maŝinpartoj. Do finfine oni produktis proksimume 1000 aŭtojn kaj post kiam la aĉetitaj motoroj de Opel elĉerpiĝis, la fabrikado ĉesis. Oficiale la aŭto neniam estis eksportata[9].

 
La motorejo de Chevrolet Niva FAM-1.

Trophy redakti

En 2006 aperis la fortikigita versio Chevrolet Niva Trophy kun akĉento je ajnagrundaj ecoj. Ĝi estas fabrikata de la kompanio "Krumb-Servis" (ruse Крумб-Сервис) (Toljatti) kaj aĉeteblas ĉe ĉiuj oficialaj reprezentantoj de Chevrolet Niva. Unuafoje ĝi estis prezentita dum la ekspozicio de ajnagrundaj aŭtoj en Moskvo en majo 2006[10].

La ĉefaj diferencoj:

  • la mekanika streĉilo anstataŭ la hidraŭlika;
  • aperis vitroplasta aertuboen;
  • ebleco malŝalti ventolilojn malvarmigantajn la motoron;
  • pli forte froteblaj diferencialaj blokiloj (la tipo Quaife);
  • haveblas mekanismo por alkroĉi elektran vinĉon;
  • pli fortikaj gasaj unutubaj amortiziloj;
  • surtegmentaj lumiloj Hella;
  • forĝitaj aluminiaj radodiskoj;
  • kriko Hi-Lift;
  • pneŭmoj 215/75R15 T/A LT aŭ M/T (la lasta estas destinita por koto)[10].

En 2009 ĝi estis redezajnita, sekvante la bazan modelon, kaj nun estas produktata laŭmende[11].

Versio de 2009 redakti

En 2009 la kompanio Stile Bertone (Italio) redezajnis la aŭton kaj la 10-an de marto 2009 ekvendiĝis la nova versio.

La ŝanĝoj koncernis nur eksteraĵon:

  • aerfendoj sur la radiatora krado iĝis pli larĝaj;
  • la logoo Chevrolet sur la radiatora krado iĝis pli granda;
  • aliformiĝis la bufroj;
  • aliformiĝis la malantaŭaj lumiloj;
  • aliformiĝis plastaj surmetaĵoj, inkluzive tiun kun surskribo Bertone Edition;
  • aperis novaj fanditaj radodiskoj 15-/16-colaj;
  • aperis la pneŭmoj de grandeco 205/75R15 (eblas elekti ankaŭ 205/70R15 kaj 215/65R16);
  • aperis tegmentorakoj;
  • lensaj lumiloj;
  • malferma skatolo kaj du subglasujoj inter la sidiloj;
  • nova posta sidilo;
  • nova tegaĵo de la plafono;
  • nova regilo de rapidumskatolo;
  • fumigita strio sur frontoglaco;
  • pordoteniloj kaj flankospeguloj, samkoloraj al korpuso[12].

Postaj ŝanĝoj redakti

En majo 2015 komenciĝis fabrikado de la aŭtoj kun la opcio LE+, kiu enhavas jenajn elementojn:

  • klimatizilo;
  • plena kompleto de aerkusenoj;
  • pneŭmoj Continental Cross Contact kun radodiskoj Camelot;
  • protektilo de la posta bufro;
  • nefarbitaj latoj sur flankoj[13].

Ekde la 12-an de oktobro 2015 ĉiuj aŭtoj havas motoron laŭan al la postuloj de la normo Euro V[14].

 
La redezajnita Chevrolet Niva, versio L/LC.
 
Instrumenta panelo de redezajnita versio.
L LC GL GLC
Centra seruro distance regebla + +
Alarmosistemo, blokanta la aŭton + +
Elektra glacolevilo de la frontaj pordoj + +
Stirkolono, reguligebla je alteco + +
Hidraŭlika stirhelpilo ZF (Germanio) + +
Artefaritaj ledaĵoj en salono - +
Kapapogiloj de la postaj sidiloj Г-formaj - +
Okulvitrujo - +
Posta plankolumilo - +
Dekoracia kvazaŭaluminia surmetaĵo sur la fronta panelo, ĉe pasaĝera loko - +
Kromita ringo de fermilo de forigebla cindrujo - +
Kvazaŭaluminiaj surmetaĵoj sur rapidumskatolo - +
Frontaj sidiloj kun poŝoj kaj hejtiloj - +
Muzikilo + -
Muzikilo kun du frontaj laŭparoliloj kaj anteno - +
Flankospeguloj elektre regeblaj nefarbitaj farbitaj
Tegmentorakoj - +
Modernaj teniloj sur pordoj nefarbitaj farbitaj
Radoj ŝtalaj diskoj 15-colaj malpezfanditaj diskoj 16-colaj
Izotermaj glacoj - +
Kontraŭnebulaj lumiloj - +
Ĉapo de rezerva rado + -
Aluminia tenilo por la rezerva rado - +
Rezerva rado + +
Salona filtrilo + +
Korektilo de frontaj lumiloj + +
Klimatizilo - + - +

Versio de 2019 redakti

En novembro 2018 estis anoncita la renovigita versio. Ĝia aspekto grave ŝanĝiĝis, dimensioj kreskis, sed ankaŭ teknika parto evoluis. Oni diris, ke ĝi havos la motoron VAZ-21179 (1,8 litro, 4-cilindra, 16-valva, 136 ĉevalpovoj, torda momanto 173 Nm), kiu antaŭe estis uzata en Renault Duster. Eble aperos ankaŭ la aŭtomata rapidumskatolo kaj diferenciala blokilo. Oni anoncas ke en urba reĝimo la aŭto konsumos 13,5 litrojn por 100 km, en la miksa reĝimo — 11 litrojn, sur ŝoseo — 8 litrojn. Oni planas fari ankaŭ version kun dizelmotoro. La fronta suspensio estas dulevila sendependa, la posta suspensio estas plurlevila dependa. La maksimuma rapideco estas 170 km/hore.

En la baza versio haveblos:

Oni anoncis ankaŭ novajn grandecojn de la aŭto: longeco — 4316, larĝeco — 1772, alteco — 1660, veturalteco — 200, aksodistanco — 2670, kofrujo — 480 litroj. Haveblos ses versioj: L (la baza versio), LC (kun klimatizilo), GL (kontraŭnebulaj lumiloj, unu aerkuseno, kontraŭŝtela sistemo blokanta la aŭton), LE (pli forta protekto de rapidumskatolo, motoro kaj radodiskoj), GLC (pli evoluinta muzikilo, sidiloj kun reguligebla lumboapogilo kaj hejtilo), LE+ (malvarmigata gantujo, malantaŭa kamerao, plena rezerva rado, malantaŭaj parkumsensiloj). Oni rezignis je ideo uzi la motoron de Peugeot 504 (2 litroj, 135 ĉevalpovoj, 170 Nm) pro tro altaj kostoj, do en la aŭto staros la sama motoro kiel en LADA XRAY (VAZ-21179 (la kvarcilindra, benzina, 1774 cm³, 122 ĉevalpovoj)[16].

Specialaj serioj redakti

2009 redakti

En septembro 2009 okaze de la 7-a datreveno de Chevrolet Niva estis produktitaj 150 specialaj aŭtoj de la unika koloro Black Uni (la nigra nemetala), faritaj surbaze de la versio GLC. Aldoniĝis kromitaj elementoj de la salono, arĝentkoloraj pordoteniloj, tegmentorakoj kaj aliformaj radodiskoj[17].

2010 redakti

En aŭgusto 2010 en la Moskva Internacia Aŭtoekspozicio estis prezentita Chevrolet Niva Special Edition de la unika helsiringa koloro Lilac. Entute estis fabrikitaj 300 tiaj aŭtoj.

La ĉefaj difirencoj:

  • fumigitaj glacoj;
  • blankaj ĝirlumoj;
  • tegmentorakoj de la koloro "Neĝa reĝino";
  • la fronta bufro parte farbita je la sama koloro;
  • novaj fanditaj 16-colaj radodiskoj VICOM;
  • la nova ĉapo de la rezerva rado;
  • novaj tegaĵoj kaj kromaĵoj en interiero[18][19].

100-a datreveno de Chevrolet redakti

En 2011 estis fabrikita serio el 300 aŭtoj omaĝe al la 100-a datreveno de la varomarko Chevrolet. Ili havis du kolorojn: la malhelverda ruse Сочи (Soĉio; 250 aŭtoj) kaj la skarlata ruse Феерия (Magia spektaklo; 50 aŭtoj).

Ĝi estis farita surbaze de la versio LC al kiu aldoniĝis:

  • aertubo;
  • protektilo de la motoro;
  • tirkuplilo;
  • radodiskoj К&К Kamelot Black 7Jx16H2;
  • ekstera anteno kun kablo;
  • pneŭmoj Continental Conti Cross Contact AT de grandeco 215/65 R16[20].

Tundro redakti

En septembro 2017 okaze de la 12-a datreveno de Chevrolet Niva estis produktitaj 300 specialaj aŭtoj de la koloro ruse Тундра (Tundro; la kodo 395 BASF). La variaĵo estis kreita surbaze de la versio LE.

La ĉefaj diferencoj:

  • leda tegaĵo de la stirilo;
  • protektilo de la motoro;
  • kontraŭnebulaj lumiloj;
  • hejtiloj de la sidiloj;
  • fumigitaj postaj glacoj kaj de la glaco de la kvina pordo;
  • tapiŝetoj en la salono kaj kofrujo;
  • kudrostrioj sur tegaĵoj en la salono;
  • nigraj fanditaj radodiskoj;
  • fosilo en rustimuna ŝtalo en fosilujo[21][22].

2017 redakti

En septembro 2017 okaze de la 15-a datreveno de Chevrolet Niva estis produktitaj 300 specialaj aŭtoj.

La diferencoj estas jenaj:

  • bronza koloro de la korpuso;
  • "karboplastaj" surmetaĵoj sur pordokadroj;
  • malpezfanditaj radodiskoj de grandeco 215/60 R17;
  • ŝildetoj kun surskriboj: Special Edition kaj ruse 15 лет (15 jaroj);
  • artefaritaj ledaĵoj en interiero;
  • bronzkoloraj kudrostrioj sur la stirilo, regilo de transmisio kaj la sidiloj[23].

Sekureco redakti

Autoreview Car Assessment Program
 
Sekureco de pasaĝeroj

(fronta kolizio)

0 poentoj el 16
Testita modelo:

Chevrolet Niva


Sekve de kolizia testo farita en 2003 de la rusia magazeno Autoreview laŭ propra metodo ARCAP (Autoreview Car Assessment Program) Chevrolet Niva ricevis 1,6 poentojn el 16, do eĉ ne unu stelon[24].

 
 Chevy Niva неплохо перенесла удар — «клетка» салона сжалась лишь на 55 мм. Но пол в ногах водителя оказался порван, а смещение педалей близко к критическим 200 мм — ступни и голени защищены плохо. Риск повредить колени о фиксатор рулевой колонки также велик. Удовлетворительна лишь защита головы и груди. Но набранные баллы сгорают почти без остатка: подушки безопасности нет, руль бьет по груди, структурная целостность кузова нарушена. Пассажир рискует еще больше: удар головой о переднюю панель был очень силен.   Chevy Niva nemalbone eltenis la frapon — "kaĝo" de la salono kunpremiĝis nur je 55 mm. Sed la planko ĉe la ŝoforaj piedoj estis ŝirita kaj ŝoviĝo de la pedaloj proksima al la kritikaj 200 mm — la piedoj kaj kruroj estas protektitaj malbone. Risko damaĝi genuojn kontraŭ fiksilo de la strikolono ankaŭ estas granda. Kontentiga estis nur protektado de la kapo kaj brusto. Sed la kolektitaj poentoj forbrulas preskaŭ komplete: aerkuseno mankas, la stirilo frapas kontraŭ la brusto, struktura tuteco de la korpuso estas damaĝita. La pasaĝero riskas eĉ pli: la frapo kontraŭ la instrumenta panelo estis tre granda. 
— ARCAP-testo

Samjare la eksporta versio FAM-1 kun ABS, aerkusenoj, antaŭstreĉiloj de sekurzonoj kaj pli fortika korpuso sukcese trapasis ekzamenon laŭ la eŭropa normo EuroNCAP, ricevinte 12,5 poentojn el 16 (4 steloj el 5)[25][26].

Ekde tiu tempo ekzamenoj ne okazis malgraŭ gravaj ŝanĝoj en la konstrukcio de la aŭto, inkluzive la sekurecon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Вадим Крючков (2018-12-24) Новая Шевроле Нива — ЗР выяснил, какой она будет (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-08-30.
  2. ВАЗ-2123 Нива (ruse). Wroom.ru. Alirita 2019-08-29.
  3. 3,0 3,1 3,2 Олег Полажинец (2016-08-24) Путь в эмигранты: история разработки Нивы, ставшей Chevrolet (ruse). Kolesa.ru.
  4. Светлана Лысякова (2002-02-13) СП "GM-АВТОВАЗ": все идет по графику (ruse). AvtoVAZ. Alirita 2019-08-29.
  5. Будущее проекта Шевроле Нива 2: будет или нет? (ruse). NewNiva.ru.
  6. Ольга Дмитренко (2015-07-21) Доедет до рынка? (ruse). Rossijskaja gazeta. Alirita 2019-08-29.
  7. Алексей Шмидт (2019-06-25) Новой «Шевроле Ниве» быть. Выпуск внедорожника согласован. DailyMotor.ru.
  8. Моржаретто, Игорь . “«Шевроле Нива» — начало”, Za ruljom (ru) (10), p. 106–108. 
  9. Chevrolet Niva Шерше ля FAM1 › Бортжурнал › История создания FAM-1 (ruse). Drive2.ru (2013). Alirita 2019-08-30.
  10. 10,0 10,1 Алексей Исаев (2006) Трофейная техника Chevrolet Niva Trophy на фоне своего стандартного аналога (ruse). Off-road-drive.ru. Alirita 2019-08-30.
  11. Chevrolet Niva Trophy — история о том, как нужно делать заводские подготовленные внедорожники (ruse) (2019-07-14). Arkivita el la originalo je 2019-08-30. Alirita 2019-08-30.
  12. Рестайлинговая Chevrolet Niva 2009 — детали к портрету (ruse). AutoNavigator.ru (2009-04-18). Alirita 2019-08-30.
  13. Алексей Захаров (2015-04-29) GM-АВТОВАЗ начал выпуск Chevrolet Niva в новой комплектации (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-08-30.
  14. Александр Круглов (2015-10-12) Внедорожник Chevrolet Niva начали оснащать двигателем «Евро-5» (ruse). Wroom.ru. Alirita 2019-08-30.
  15. Chevrolet Niva 2019: новое поколение внедорожника. Crossovers.ru (2018-11-28). Arkivita el la originalo je 2019-08-29. Alirita 2019-08-29.
  16. Михаил Думченков Нива Шевроле 2019 2020 модельного года (ruse). Alirita 2019-08-30.
  17. Юбилейная Шнива (ruse) (2009). Alirita 2019-08-30.
  18. Chevrolet NIVA Special Edition новая серия (ruse).
  19. ММАС 2010: Chevrolet Niva Special Edition (ruse) (2010-09-23). Alirita 2019-08-30.
  20. Chevrolet NIVA Special Edition 2011 года! (ruse) (2011-11-09). Arkivita el la originalo je 2019-08-30. Alirita 2019-08-30.
  21. Елена Алексеева (2014-09-24) Появилась спецсерия Chevrolet Niva в цвете «Тундра» (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-08-30.
  22. Chevrolet NIVA Special Edition новая серия (ruse). Drive2.ru. Alirita 2019-08-30.
  23. Игорь Владимирский (2017-09-22) У внедорожника Chevrolet Niva появилась версия Special Edition (ruse). Авторевю. Alirita 2019-08-30.
  24. Chevrolet Niva (ruse). Авторевю. Arkivita el la originalo je 2012-12-11. Alirita 2019-08-30.
  25. Илья Огородников (2011-09-21) Тест-драйв Chevrolet Niva: с ABS, подушками безопасности и надеждой на 2015-ый (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-08-30.
  26. Краш тест Нива Шевроле (ruse). Alirita 2019-08-30.