Chicho Sánchez Ferlosio

José Antonio Julio Onésimo Sánchez Ferlosio (Madrido, 8-a de aprilo de 1940 - Madrido, 1-a de julio de 2003), plej konata kiel Chicho Sánchez Ferlosio [ĉIĉo], estis kantisto kaj komponisto hispana, aŭtoro de granda kvanto de kantoj kiuj ofte li mem ne registris sed ja aliaj kantistoj, kiaj Rolando Alarcón, Joan Baez, Soledad Bravo, Víctor JaraQuilapayún. Kelkaj el tiuj kantoj iĝis parto de la populara tradicio, kiaj Gallo rojo, gallo negro (ruĝa koko, nigra koko), La hierba de los caminos (la padoherbo), La Quinta Brigada (la kvina brigado) aŭ A la huelga (ek al striko). Kelkaj el ili ŝteleliris el Hispanio en 1964 kaj estis registritaj en Svedio sen aŭtorindiko pro sekureco, kaj tiele oni kredis ke temas pri kantoj el la Hispana Enlanda Milito.

Chicho Sánchez Ferlosio
Persona informo
Naskonomo José Antonio Julio Onésimo Sánchez Ferlosio
Naskiĝo 8-an de aprilo 1940 (1940-04-08)
en Madrido
Morto 1-an de julio 2003 (2003-07-01) (63-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Almudena Cemetery
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Rafael Sánchez Mazas
Frat(in)oj Rafael Sánchez Ferlosio • Miguel Sánchez-Mazas Ferlosio
Okupo
Okupo kantaŭtoroverkisto • anarki-sindikatismo • poeto • diskografa artisto • kantotekstisto • komponistokantisto
vdr

Li estis filo de la verkisto kaj membro fondinto de Falange Española nome Rafael Sánchez Mazas, kaj frato de la verkisto Rafael Sánchez Ferlosio kaj de la matematikisto kaj filozofo Miguel Sánchez Ferlosio.

Diskaro redakti

Ferlosio, fekunda komponisto, apenaŭ registris parton de sia kantaro. Lia oficiala diskaro estas nur ununura disko A contratiempo. Tamen multaj artistoj faris versiojn de liaj kantoj, kiaj Joaquín Sabina, Amancio Prada, Quilapayún kaj Soledad Bravo.

Lia neoficiala diskaro, estas kvar diskoj kaj du kromaj el dokumentaj filmoj en kiuj li partoprenis; ĉio disponeblas en formato mp3 en la reto. Temas pri la jenaj diskoj:

- Spanska motståndssånger ("Kantoj de la hispana rezistado"). Registritaj kontraŭleĝe, Madrido, dum 1963-64 kaj eldonita en Svedio.

- A Contratiempo. 1978 (Dial Discos S.A., ND 5.016), novembre kaj decembre de 1977.

- Mientras el cuerpo aguante. El samnoma filmo, 1982, reĝisorita de Fernando Trueba.

- Coplas Retrógradas. Soldisko. El 1982, registrita de Chicho Sánchez Ferlosio kaj Rosa Jiménez.

- Romancero de Durruti. El la filmo Durruti, anarquista, de 1999, reĝisorita de Albert Boadella kaj Jean Louis Comolli.

- Hasta otro día, Chicho Sánchez Ferlosio. 2005, postmorta. Registrita kaj eldonita de Amancio Prada.

Eksteraj ligiloj redakti