Children's Fairyland

Children's Fairyland, U.S.A. estas amuzparko, en Oakland (Kalifornio), sur la bordoj de la Lago Merritt. Ĝi estis unu el la plej fruaj "temhavaj" amuzparkoj en Usono[1]. Fairyland inkludas 4.0 ha de amuzejoj, distrejojn kaj animalojn. La parko estas hejmo de la Pupteatro Open Storybook, nome plej malnova senĉese funkcianta pupteatro en Usono.[2]

Children's Fairyland
konstruaĵo • amuzparko [+]

LandoUsono
Federacia ŝtatoKalifornio
SituoOakland
- koordinatoj37° 48′ 32″ N, 122° 15′ 36″ U (mapo)37.809-122.26Koordinatoj: 37° 48′ 32″ N, 122° 15′ 36″ U (mapo)

Malfermo2-a de septembro 1950

Children's Fairyland (Kalifornio)
Children's Fairyland (Kalifornio)
DEC
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
Children's Fairyland

Vikimedia Komunejo:  Children's Fairyland [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Enirejo de Children's Fairyland.

Fairyland estis konstruita en 1950 fare de la Oakland Lake Merritt Breakfast Club, nome loka servoklubo.[3] La parko estis agnoskita enlande pro sia unika valoro, kaj dum la movado "City Beautiful" de la 1950-aj jaroj inspiris plurajn urbojn krei siajn proprajn parkojn. Walt Disney turneis al multaj amuzparkoj en 1950, kiel Children’s Fairyland, serĉante ideojn por tio kio iĝos Disneyland.[1][2] Li dungis la unuan direktoron de Fairyland, nome Dorothy Manes, por labori en Disneyland kiel junulardirektoro, en kiu posteno ŝi pluis el la malfermo de la parko ĝis 1972.[4]

Pluraj artistoj kontribuis al ekspozicioj, murpentraĵoj, puparo kaj skulptaĵoj de la parko. Kelkaj el la plej bone konataj artistoj estas Ruth Asawa kaj Frank Oz, kiu estis metilernanta pupisto en la parko kiam junulo.[2]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Crandall, William. Fairyland. Tunnel of Laffs. elvision (2003). Alirita 10a de aprilo 2013.
  2. 2,0 2,1 2,2 "Children's Fairyland", The New York Times, 2011-02-05. Kontrolita 10a de aprilo 2013.
  3. History. Lake Merritt Breakfast Club website. Arkivita el la originalo je 8a de februaro 2012. Alirita 10a de aprilo 2013. Arkivigite je 2012-02-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-08. Alirita 2019-06-15.
  4. Smith, Dave. D23 Ask Dave Column, June 28. D23 Website. The Walt Disney Company. Alirita 29a de junio 2012.

Bibliografio redakti

  • Storybook Strings: 50 Years of Puppetry at Children's Fairyland's Storybook Puppet Theater, by Tony Jonick, 2003[14]

Eksteraj ligiloj redakti