Chilluévar [ĉiĜŬEbar] estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Chilluévar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23477
Demografio
Loĝantaro 1 363  (2023) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 0′ N, 3° 2′ U (mapo)38.0018969-3.0310447Koordinatoj: 38° 0′ N, 3° 2′ U (mapo) [+]
Alto 738 m [+]
Areo 37,7 km² (3 770 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Chilluévar (Provinco Ĥaeno)
Chilluévar (Provinco Ĥaeno)
DEC
Chilluévar
Chilluévar
Situo de Chilluévar
Chilluévar (Hispanio)
Chilluévar (Hispanio)
DEC
Chilluévar
Chilluévar
Situo de Chilluévar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chilluévar [+]
vdr
La naŭ municipoj de la komarko Sierra de Cazorla de Ĥaeno. Chilluévar en la nordo.
Chilluévar en la provinco.

La areo de la municipo estas 37,7 km2 kie loĝas 1 434 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 39,34 loĝ./km2.

Geografio redakti

Chilluévar situas sur la nordo de la komarko Sierra de Cazorla en la sudoriento de la provinco, lime kun Cazorla, La Iruela kaj Santo Tomé. Estas sur 836 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno.

Ties nordorienta pinto formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj. Tiu kultivo okupas la terenojn en deklivo el nordo kaj oriento ĝis la riveroj Vega kaj Cañamares sude, sudoriente kaj sudoriente, kie estas la herbaj kultivoj. La proksimeco de kultivataj terenoj kaj montaro konstituas tre taŭgan vivejon por ĉasataj specioj kaj por la malgrandaj insektomanĝantaj birdoj, kvankam la premo de la ĉasado malabundigis ilin. Tipa estas la urba kerno pro siaj mallarĝaj kaj krutaj stratetoj.

Krom la ĉefa kerno, kie estas la plej parto de la loĝantaro, apartenas ankaŭ al municipo la domaroj Los Almansas, Los Romos kaj Chilluévar la Vieja (la Malnova).

Historio redakti

La plej antikvaj pruvoj de homa okupo en la municipa teritorio estas de tempo de iberoj (Almansas), kaj de romianoj (kampardomaj vilaoj). De tiu epoko estas konservata aro de tomboŝtonoj en la Provinca Muzeo. El epoko de islamanoj oni identigis Chilluévar kun Alkoraj, loko menciita en 1256, eble la Alkorahe citita en 1384 en dokumento de la reĝo Johano la 1-a.

 
Urbodomo.

La prospero de la kerno de Chilluevar datas de 1231, kiam tiuj teroj ekformis parton de la "Senjorlando de Cazorla", heredo de la episkopeco de Toledo. Du aferoj kontribuis al la florado de tiu domaro: unuflanke la vorkoj inciatitaj de la Kardinalo de Toledo, Don Rodrigo Ximénez de Rada, cele al la disvastigo de la nova kristana religio en la teroj konkeritaj al la islamanoj; kaj aliflanke, la trafiko de brutobredistoj tra tiu loko, ĉar Chilluévar estis nepra pasejo de la Mesta sur la vojo kuniginta Andaluzion al Valencilando. En "Chilluévar la Vieja" (la Malnova), kiel estas konata nun la praloko, oni konstruis ermitejon, gastejon, tombejon kaj akvorezervujon. La malapero de la Mesta kaj de la voja brutobredado okazis iompostioman dekadencon de tiu praloko, sed ne de la setlejo kiu fine de la 18a jarcento konstruis novan preĝejon en la loko nomita "Chilluévar Nuevo" (la Nova), iom for de la antikva ermitejo. En 1787 la domaro ricevis la honoran titolon de "villa" instige de la kardinalo Lorenzana, kio agnoskis la urban kernon.

Komence de la 20a jarcento okazis la longa procezo de apartigo de Chilluévar disde la municipo La Iruela, kiu finis la 14an de decembro 1926, kun la sendependeco municipa de Chilluévar.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti