Chinchilla de Montearagón

Chinchilla de Montearagón (ankaŭ de Monte-Aragón) en la hispana kaj Ĉinĉiljo en Esperanto estas vilaĝo de la provinco Albaceto en la regiono de Kastilio-Manĉo en Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Monte Ibérico-Corredor de Almansa en la oriento de la provinco. La areo estas de 680,03 km² kaj la loĝantaro de 4 206 loĝ. (2019), dum la denseco estas de 6,2 loĝ./km², pliiĝanta kiel dormurbo de Albacete.

Chinchilla de Montearagón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02520
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 565  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 55′ N, 1° 44′ U (mapo)38.9196034-1.7263661Koordinatoj: 38° 55′ N, 1° 44′ U (mapo) [+]
Alto 903 m [+]
Areo 680,03 km² (68 003 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Chinchilla de Montearagón (Hispanio)
Chinchilla de Montearagón (Hispanio)
DEC
Chinchilla de Montearagón
Chinchilla de Montearagón
Situo de Chinchilla de Montearagón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chinchilla de Montearagón [+]
vdr
Chinchilla de Montearagón en la Provinco Albaceto.
Mapo de komarkoj en la provinco Albaceto. Monte Ibérico-Corredor de Almansa estas oriente malhelverde.

Ĝi estis la ĉefurbo de la provinco Chinchilla inter 1822 kaj 1823, sur kiu oni kreis en 1833 la provincon Albacete.

La urbokerno, de neregula mezepokeca plano, estas sur la alto de monteto el kies pinto oni dominas la manĉan ebenaĵon. Ĝi estis rilata al Albacete ekde la komenco. Deklarita Historia Arta Komplekso, ties granda monumenta riĉo inkludas monumentojn kiel la Kastelo de Chinchilla de Montearagón, la murego, la preĝejo de Sankta Maria de la Savinto, la Konvento de Sankta Dominiko, la Muzeo de Ceramiko, la Urbodomo kaj la kavoj kaj arabaj banejoj. Aliaj turismaj altiraĵoj estas la Sankta Semajno, kiu datas de 1586, la Festivalo de Klasika Teatro "Ciudad de Chinchilla" kaj la pupoprezentado “Los Miércoles” (La Merkredoj).

Geografio redakti

 
Urbodomo en la placo La Mancha.

Chinchilla de Montearagón estas en la okcidento de la provinco Albacete je 13 km de la provinca ĉefurbo je 903 msm. Ĝi inkludas submunicipojn Casa Blanca de los Rioteros, Estación de Chinchilla, La Felipa, Horna, Pinilla, Pozo Bueno, Pozo de la Peña kaj Villar de Chinchilla. La municipo estas tre proksima al la flughaveno de Albacete kaj al la Bazo de la Aerarmeo Los Llanos.

Limas kun la jenaj municipoj: Albacete, Casas de Juan Núñez, Higueruela, Hoya-Gonzalo, Bonete, Corral-Rubio, Fuente-Álamo, Tobarra, Pozo Cañada kaj Pétrola.

Historio redakti

 
Tombejo de Pozo Moro en la Nacia Arkeologia Muzeo de Madrido.
 
Unu el la leonoj de la Tombejo de Pozo Moro.

Jam estis homa okupo en frua historio, kion pruvas restaĵoj en diversaj lokoj de la areo de iberoj kaj romianoj, logike en strategia punkto sur monteto for de inundeblaj ebenaĵoj. La Tombejo de Pozo Moro (puto de la maŭro) estas funebra monumento turoforma de origino el iberoj data el fino de la 6-a jarcento a.K., kiu estis trovita ĉe Chinchilla de Monte-Aragón. Aktuale ĝi troviĝas en la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio, en Madrido.

Fine de la 10a jarcento jam estis nomita Ghenghalet kaj en tiu epoko de Al Andalus ankaŭ Ĝinĝala aŭ Sintinĝala.

En la 13a jarcento la areo jam estis kontrolita de la kristanoj de la Reĝlando Kastilio kaj Chinchilla certe en 1242-1243, poste pasis al diversaj senjoroj, kiel Don Juan Manuel. Poste estis disputoj inter la kastilia monarko kaj la Ordeno de Santiago, la du partioj de kastiliaj reĝinoj Isabel kaj Johanino la Beltranida ktp. En la epoko de la Katolikaj Gereĝoj Chinchilla dekadencis favore al Albacete sur pli konvena ebena loko.

 
Kastelo de Chinchilla de Montearagón.

La urbo suferis damaĝojn dum la internaciaj konfliktoj de la Milito de hispana sukcedo kaj de la Milito de Hispana Sendependiĝo. Kvankam dum la Liberala Jartrio estis provinca ĉefurbo, tuj poste estis Albacete elektita.

Ekde la Hispana Transiro al la demokratio plej ofte la urbestro estis socialisto.

En la 3a de junio 2003 en Chinchilla de Montearagón okazis fervoja akcidento en kiu mortis 19 personoj kaj rezultis vunditaj ĉirkaŭ 50 personoj.

Ekonomio redakti

La ekonomio de Chinchilla de Montearagón estis tradicie fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj kaj malgrandaj fruktoĝardenoj. Estis ankaŭ produktado de vino.

La turismo okupas elstaran lokon en la ekonomio de Chinchilla de Montearagón, deklarita Historia Arta Komplekso, kun granda monumenta riĉeco.

La industrio, helpita de la proksimeco de Albacete, estas alia piliera sektoro de ĝia ekonomio. Dum la 20a jarcento oni konstruis kelkajn industriajn zonojnː nome "Camporrosso", "Montearagón" kaj "Los Molinos".

En la municipa teritorio estas diversaj ventoturbinoj, por la akiro de elventa energio.

Vidindaĵoj redakti

 
Muzeo de Ceramiko.

Fotaro redakti

Vidu ankaŭ redakti