Chinua Achebe

Chinua ACHEBE (/ˈtʃɪnwɑː əˈtʃɛbeɪ/; 16a de Novembro 1930 – 21a de Marto 2013) estis niĝeria romanisto, poeto, kaj kritikisto, kiu estas konsiderata kiel hegemonia figuro de nuntempa Afrika literaturo. Lia unua romano kaj majstroverko, nome Things Fall Apart (1958), okupas volboŝtonan lokon en afrika literaturo kaj restas la plej amplekse studata, tradukata kaj legata afrika romano. Kun Things Fall Apart, liaj No Longer at Ease (1960) kaj Arrow of God (1964) kompletigas la tiel nomitan "Afrikan Trilogion"; postaj romanoj estas A Man of the People (1966) kaj Anthills of the Savannah (1987). Li estis ofte referencita kiel la "patro de afrika literaturo", kvankam li arde malakceptis tiun karakteron.

Chinua Achebe
Persona informo
Chinua Achebe
Naskonomo Albert Chinụalụmọgụ Achebe
Naskiĝo 16-an de novembro 1930 (1930-11-16)
en Ogidi,  Kolonia Niĝerio
Morto 21-an de marto 2013 (2013-03-21) (82-jaraĝa)
en Bostono
Mortis per malsano vd
Tombo Ogidi vd
Etno Igboj vd
Lingvoj angla • niĝeria piĝino • igba vd
Ŝtataneco Kolonia NiĝerioNiĝerio vd
Alma mater Universitato de LondonoUniversitato de Ibadano • Government College Umuahia vd
Partio People's Redemption Party vd
Familio
Edz(in)o Christie Chinwe Okoli-Achebe vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo romanisto • poeto • literaturkritikisto • eseisto • novelisto • verkisto de porinfana literaturo • verkistofilozofo • universitata instruisto • akademiulo • aŭtoro vd
Aktiva dum 1958–2012 vd
Verkado
Verkoj Things Fall Apart ❦
No Longer at Ease ❦
Arrow of God ❦
A Man of the People ❦
Anthills of the Savannah vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj kariero redakti

Naskiĝinta en Ogidi, Anambra, Brita Niĝerio, la infanaĝo de Achebe estis influita kaj de la tradicia kulturo de Igboj kaj de la postkolonia kristanismo. Li elstaris en lernejo kaj ĉeestis en tio kio estas nuntempe la Universitato de Ibadano, kie li iĝis arda kritikanto pri kiel la eŭropa literaturo priskribis Afrikon. Li translokiĝis al Lagoso post diplomiĝo, li laboris por la radio Nigerian Broadcasting Service (NBS) kaj akiris internacian atenton pro sia romano de 1958 nome Things Fall Apart. En malpli ol 10 jaroj li publikigis kvar pluajn romanojn pere de la eldonisto Heinemann, kun kiu li startigis la serion Heinemann de Afrikaj Verkistoj kaj kanaligis la karierojn de afrikaj verkistoj, kiel Ngugi wa Thiong'o kaj Flora Nwapa. Achebe klopodis eviti la kolonian perspektivon kiu enkadrigis la afrikan literaturon tiam, kaj plukis el la tradicioj de Igboj, de la kristanaj influoj kaj de la kolizio de okcidentaj kaj afrikaj valoroj por krei unikan afrikan voĉon. Li verkis en kaj defendis la uzadon de la angla, priskribanta ĝin kiel rimedon por atingi larĝan publikon, aparte por legantoj de koloniaj landoj. En 1975 li faris polemikan diskurson, nome "An Image of Africa: Racism in Conrad's Heart of Darkness" (Bildo de Afriko: Rasismo en "Koro de malhelo" de Conrad), kiu estis mejloŝtona en postkolonia diskurso. Publikigita en The Massachusetts Review, ĝi montris kritikojn al Albert Schweitzer kaj Joseph Conrad, kiun Achebe priskribis kiel "absoluta rasisto."

Kiam la regiono Biafro disiĝis el Niĝerio en 1967, Achebe subtenis la Biafran sendependiĝon kaj agadis kiel ambasadoro por la popolo de la nova lando. La sekva Niĝeria Enlanda Milito malriĉegigis la jam malriĉan popolon, kaj li alvokis al la popoloj de Eŭropo kaj de Ameriko petante helpon. Kiam la niĝeria registaro rekaptis la regionon en 1970, li implikiĝis en politikaj partioj, sed li tuj seniluziiĝis pro la kontinua korupto kaj elitismo kiun li atestis. Li loĝis en Usono dum kelkaj jaroj en la 1970-aj, kaj revenis en Usonon en 1990 post aŭto-akcidento kiu lasis lin parte malkapabligita. Li restis en Usono por deknaŭjara posteno en Bard College kiel Profesoro de Lingvoj kaj Literaturo. Li gajnis en 2007 la premion Man Booker International Prize, kaj el 2009 ĝis sia morto li estis Profesoro de Afrikaj Studoj en la Universitato Brown.

La verkaro de Achebe estis etende analizita kaj ampleksa korpuso de verkaro de fakuloj estis farita. Aldone al liaj plej gravaj romanoj, la verkaro de Achebe inkludas nombrajn novelojn, poezion, eseojn kaj porinfanajn librojn. Lia stilo baziĝas ĉefe sur la Igba parola tradicio, kaj kombinas rektan rakontaron kun reprezentoj de popolfabeloj, proverboj kaj retoriko. Inter multaj temoj liaj verkoj temas pri kulturo kaj koloniismo, masklismo kaj inismo, politiko, kaj historio. Lia heredo estas celebrata ĉiujare en la Chinua Achebe Literary Festival.

Eksteraj ligiloj redakti