La nomo marĉaj ŝternoj uzatas por ŝternoj de la genro Chlidonias, kiuj tipe troviĝas en nesalaj marĉoj, pli ol en marbordo, kiel aliaj ŝternoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marĉa ŝterno
Nigrafrunta ŝterno Chlidonias albostriatus
Nigrafrunta ŝterno
Chlidonias albostriatus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Chlidonias
Rafinesque, 1822
Specioj
  • Chlidonias niger
  • Chlidonias leucopterus
  • Chlidonias hybridus
  • Chlidonias albostriatus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Specioj redakti

Estas kvar specioj:

La Nigraventra ŝterno (Sterna acuticauda) kaj la Blankvizaĝa ŝterno (Sterna repressa) povas esti lokataj ankaŭ en Chlidonias.

Priskribo redakti

La marĉaj ŝternoj aŭ ŝternoj de la genro Chlidonias estas malpligrandaj kaj havas malpli forkoformajn vostojn ol aliaj ŝternoj, ekzemple tiuj de la genro Sterna. Malkiel ili, tiuj ĉi loĝas ĉe nesala akvo, kie ili nestas. Multe flugadas super akvo serĉante manĝaĵojn kaj povas ŝvebogvati. Reproduktuloj havas pli malhelan plumaron ol aliaj ŝternoj kaj plie somere ol vintre.

Referencoj redakti

  • Bridge, E. S.; Jones, A. W. & Baker, A. J. (2005): A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 459–469. PDF plena teksto.
  • Peterson, R. kaj aliaj, Guía de campo de las aves de España y de Europa, Barcelona, Omega, 1987.