Chotín, hungare Hetény estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Chotín
municipo de Slovakio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 946 31
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 375  (2021) [+]
Loĝdenso 67 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 48′ N, 18° 14′ O (mapo)47.80518.230556Koordinatoj: 47° 48′ N, 18° 14′ O (mapo) [+]
Alto 110 m [+]
Areo 20,43 km² (2 043 ha) [+]
Chotín (Slovakio)
Chotín (Slovakio)
DEC
Chotín
Chotín
Situo de Chotín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chotín [+]
vdr
Vilaĝdomo de Chotín

Bazaj informoj redakti

 
Preĝejo de Chotín
 
Lago en Chotín

Situo redakti

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. La plej proksima urbo estas Komárno 10 km-ojn for. Fervojo estas en la proksimo. La distrikto troviĝas inter Danubobranĉoj.

Historio redakti

Proksimeco de la vilaĝo estis loĝata dum la ferepoko. Antaŭ la hungaroj skitoj kaj keltoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1075 en formo Vaghetum, sed en 1138 ĝi nomiĝis villa Hetten. La vilaĝo apartenis al episkopejo de Esztergom, poste al fortikaĵo de Komárom. En la 16-a jarcento la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Post jarcento kalvinanoj refondis ĝin. Incendioj okazis en 1856 kaj 1882, krome ankaŭ inundoj.

Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Udvard, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1921 loĝis 1755 da homoj, (1743 hungaroj). Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1448 da homoj (1261 hungaroj). La plej grava okupiĝo estas la vinkulturo. En la vilaĝo hungarlingva lernejo kaj infanĝardeno funkcias.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Hetény naskiĝis: