Christian Daniel Beck

Christian Daniel BECK (naskiĝinta la 22-an de januaro 1757 en Lepsiko, mortinta samloke la 13-an de decembro 1832) estis germana filologo.

Christian Daniel Beck
(1757-1832)
Germana klasika filologo
Germana klasika filologo
Persona informo
Christian Daniel Beck
Naskiĝo 22-a de januaro 1757
en Lepsiko,  Germanio
Morto 13-a de januaro 1832
en Lepsiko,  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Saksio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko
Familio
Infanoj Hans Jacob Beck vd
Profesio
Okupo lingvisto • universitata instruisto • klasikisto • historiisto vd
Laborkampo filologio vd
Aktiva en Leipzig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de arĝentisto li edukitis fare de privata instruisto. Kiam tia lasta nome Irmisch iĝis pastoro en Großpörthen proksime de Zeitz li sekvis lin. Nur en januaro 1772 Beck faritis lernanto de Thomasschule. Tie li post malmulte da tempo povis frekventi pli altan klason. Kiel la kunestro Thieme instigis lin por libro-temoj (li faris Beck sia helpanto ĉe la Urba biblioteko) tiel la lernejestro Fischer instigis Beck je la lernado de la malnovaj lingvoj. Je la fino de la lerneja kariero Beck verkis Specimen observationum criticarum in Eŭripidis Hippolytum (1775). Ĉar li volis iĝis instruisto li daŭre studis filologion ĉeuniversitate kune kun teologio kaj historio. Li la plejmulton faris private ĉar inter la profesoraro entuziasmigis lin nur Morus kaj la historiisto Böhme. Li bakalaŭriĝis en la 8.5.1778 kaj habilitiĝis en la 8.5.1779 per la verko Specimina historiae bibliothecarum Alexandrinarum (represo en 1829). Ekde tiam li komencis altlernejan karieron apenaŭ supereblan koncerne la nombron da prelegoj kaj amplekson enhavan.

En 1780 li rifuzis vokon al Göttingen kiel neorda profesoro pri jurscienco; en 1782 li iĝis neorda profesoro en Lepsiko kaj en 1785 jam orda profosoro pri la literaturoj helena kaj latina. En 1819 li cedis tion ĉi al Spohn kaj transprenis la seminariojn historiajn. Post la morto de Spohn (1825) li revenis al antaŭaj okupoj. Ĉiutage li prelegis inter 4-5 horoj (laŭ kvarjara alterno) pri ĉiuj libroj de la Nova Testamento, pri dogmatiko, pri eklezia historio. Krome li traktis multajn helenajn kaj latinajn verkistojn, poetojn kiel prozistojn, sed ankaŭ fonojn sociajn kaj eĉ arkeologion. Dum la intervalo spohn-a li pli interesiĝis pri historio kion li prezentis kiel universalan kaj unuopan de diversaj landoj. Li faris ankaŭ multajn aferojn nepagitajn. Aldone li okazigis ekzercojn inter anoj de iu filologia klubo (ekde 1784, tiam kun ok studentoj; ekde 1809 la societo kunfandiĝis kun la filologia seminario), estante i.a. bibliotekisto universitata, zorganto por reĝaj stipendiuloj, kontrolisto de instituto porsurdmutula, dekano, universitata rektoro (ekde 1791 dekdu fojojn!). La jubileo bakalaŭriĝa festitis en 1828 kun multaj invititoj kiel ankaŭ unu jaron poste la jubileo docenteca.

Honoroj (elekto) redakti

  • 1808: Hofrat
  • 1816: Sächsischer Verdienstorden
  • 1829: Sächsisches Comthurkreuz
  • Honora doktoreco de la fakultatoj teologiaj de Erlangen kaj Lepsiko

En 1785 li edzinigis filino de la botanikisto Hedwig.

Graveco redakti

Beck modelis kiel scienculo tradicia. Filologio estis - kiel ankaŭ ĉe J.A. Ernesti (lia idolo) - por Beck ankoraŭ unuo neseparota. Plej gravis por li historia savo ol kritiko kaj gramatiko. Kiam tiuj du domenoj, danke al la antaŭenpuŝo de G. Hermann, ricevis pluajn instigojn, diferencoj inter la disĉiploj de la du geniuloj klare ekevidentiĝis. Beck ne ŝanceliĝis malgraŭ ataketoj far la juna Reisig. Beck estis la lasta scienculo eble, kiu konsideris filologion historio multflanka. Liaj profundaj konoj, lia memoro impona, lia diligenteco grandega brilegis. Tio videblis ankaŭ en siaj pli ol 200 skribitaĵoj.

Fonto redakti

Artikolo Beck, Christian Daniel fare de Friedrich August Eckstein, en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 2 (1875), p. 210–212, kio legeblas tie ĉi interrete.