Christian Ferdinand Abel

Christian Ferdinand Abel (* julio aŭ aŭgusto 1682 en Hanovro; entombigita la 3-an de aprilo 1761 en Köthen) estis unu el la plej famaj basviolonistoj kaj precipe gambovjolaj virtuozoj de la baroko.

Christian Ferdinand Abel
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1682 (1682-08-01)
en Hanovro
Morto 3-an de aprilo 1761 (1761-04-03) (78-jaraĝa)
en Köthen
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioSankta Romia Imperio
Familio
Patro Clamor Heinrich Abel
Infanoj Carl Friedrich Abel • Leopold August Abel • Ernst August Abel • Ernst Heinrich Abel
Okupo
Okupo violonisto • viol player • violonĉelisto
vdr

Vivo redakti

La patro de Abel estis komponisto, basviolonisto kaj orgenisto Clamor Heinrich Abel laboranta en Hanovro. Por kelka tempo Christian Ferdinand servis en la sveda armeo de Karolo la 12-a dum la okupado de norda Germanio kaj edzinigis la svedinon Anna Christina Holm.

Poste li iris al Berlino, kie li fariĝis elstara membro de la kortega kapelo de reĝo Frederiko la 1-a de Prusio. Tie li restis ĝis ties malfondado far la ŝparema "soldatoreĝo" Frederiko Vilhelmo la 1-a en la jaro 1713. Kune kun pluraj el siaj kolegoj li poste translokiĝis al Köthen (Anhalt), por labori kiel violonisto kaj gambovjolisto en la tiea kortegokapelo, fondita en 1714, sub direktado de Augustin Reinhard Stricker.

Sub la sukcedanto de Stricker, Johann Sebastian Bach, Abel estis "unua muzikisto" de la kortegokapelo. Bach estis baptopatro de lia filino Sophie-Charlotte naskiĝinta la 6-an de januaro 1720 en Köthen. Jam en la sama jaro Abel kaj Bach akompanis princon Leopold je lia vojaĝo al Karlsbad. Oni supozas, ke Bach komponis siajn tri sonatojn por gambovjolo kaj klaviceno eble por Abel, por instrui al princo Leopold la gambovjolan ludadon. Abel pasigis la reston de sia vivo en Köthen, kie li ankaŭ estis entombigita.

Carl Friedrich Abel, la filo de Abel naskiĝinta en 1723 en Köthen, konatiĝis kiel produktema komponistoj kaj gambovjola virtuozo, precipe tamen pro la londonaj "Bach-Abel Concerts" en kunlaborado kun Johann Christian Bach, la unuaj abonokoncertoj en Anglio.