Christian Gottfried Körner

Christian Gottfried KÖRNER (naskiĝinta la 2-an de julio 1756 en Leipzig, mortinta la 13-an de majo 1831 en Berlino) estis germana juristo. Lia filo estis la fama verkisto Theodor Körner.

Christian Gottfried Körner
Portreto (fare de Anton Graff)
Portreto (fare de Anton Graff)
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1756 (1756-07-02)
en Leipzig
Morto 13-an de majo 1831 (1831-05-13) (74-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Elektoprinclando SaksioReĝlando SaksioGermanio
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de Lepsiko
Familio
Patro Johann Gottfried Körner
Edz(in)o Marie Körner
Infanoj Emma Körner • Theodor Körner
Okupo
Okupo verkistojuristo • biografo • eseisto • komponisto
vdr

Vivo redakti

Estante amiko de Friedrich von Schiller studis en Göttingen kaj en Leipzig jursciencojn kaj habilitiĝis. En 1779 li vojaĝis eksterlanden kaj fariĝis en 1781 konsistoria advokato en Lepsiko, en 1783 supera konsistoriadvokato en Dresdeno, en 1790 supera apelacitribunala konsilisto, en 1798 sekreta referendario en la Sekreta konsilio. En 1811 li malkariere revenis al la apelacia tribunalo.

Interesego pri sciencoj kaj artoj igis la domon de Körner centro de intelektuloj kaj literatura salono. Li estis unu el la plej gravaj konatuloj ŝileraj; la geniulon Körner ankoraŭ antaŭ persona konatiĝo perletere veneradis en majo 1784. Tio fakte influis la vivon de Schiller. Ĉar inter 1785 kaj 1787 loĝis Schiller parte ĉe la körner-a vitejo en Loschwitz apud Dresdeno, parte en Dresdeno mem. En la kontraŭnapoleona movado li en 1813 tre entuziasme partoprenis rajtigante la filon kaj verkiston Theodor Körner volontule partopreni kampanjon.

Sub rusa regado Körner iĝis guberniestra konsilisto. En 1815 li eniris kiel ŝtata konsilisto la prusan ministerion pri internaj aferoj kaj iĝis en 1817 sekreta supera gubernikonsilisto.

Körner responsis pri la unua eldono de la ŝilera verkaro kun biografiaj indikoj (Stuttgart 1812–15, 12 volumoj) kaj helpis skribon de la ŝilera biografio fare de Caroline von Wolzogen. Li mem verkis »Ästhetische Ansichten« (Lepsiko 1808; kolekto de eseoj aperintaj grandparte en ŝileraj periodaĵoj), »Versuche über Gegenstände der innern Staatsverwaltung« (Dresdeno 1812), »Deutschlands Hoffnungen« (Lepsiko 1813). Tre gravis »Schillers Briefwechsel mit Körner« (Berlino 1847) kaj la leterinterŝanĝado inter Körner kaj Wilhelm von Humboldt (eldono fare de F. Jonas, Berlino 1879). La verkaron de Körner kun ties biografio eldonis sub la titolo »Gesammelte Schriften« en Lepsiko en 1881 A. Stern.

Fonto redakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 11. Leipzig 1907, p. 502, (surrete.)