Christian Julius Wilhelm Mosche

Christian Julius Wilhelm MOSCHE (naskiĝinta la 5-an de novembro 1768 en Arnstadt, mortinta la 19-an de decembro 1815 en Lübeck) estis germana pedagogo kaj rektoro de la instruadejo Catharineum en Lübeck dum la okupado franca.

Christian Julius Wilhelm Mosche
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1768 (1768-11-05)
en Arnstadt
Morto 19-an de decembro 1815 (1815-12-19) (47-jaraĝa)
en Lubeko
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Gabriel Christoph Benjamin Mosche
Infano Wilhelm Heinrich Carl Mosche
Okupo
Okupo pedagogo • teologo
vdr

Vivo redakti

Mosche estis la filo de la superintendanto de Arnstadt Gabriel Christoph Benjamin Mosche (1723–1791). Post la voko de la patro je senioreco al Frankfurt am Main la tuta familio transloghighis en 1773. Mosche studis filologion kaj teologion ĉe la universitato de Jena. Inter la tre ŝatataj instruistoj nombriĝis la teologo Johann Jakob Griesbach, la filozofo Carl Leonhard Reinhold kaj la filologo Christian Gottfried Schütz.

Post la magistriĝo Mosche revenis Frankfurton kaj deĵoris unue kiel privata instruisto. Wilhelm Friedrich Hufnagel, posteulo de la patro de Mosche, iĝis mentoro kaj amiko de li. Li ordinis lin en 1793 pastoro; la unua deĵorloko estis Frankfurt-Hausen. Li rezignis post nur 2 jaroj iĝis - tiutempe Hufnagel estis reformanta la lernejojn - vicrektoro kaj instruisto pri malnovaj lingvoj ĉe la Lessing-gimnazio. Li verkis plurajn skribitaĵojn pri lernejaj reformoj enkondukante la fakon "Naturscienco" lernejen. Pro lia instigo iĝis unau instruisto pri matematiko kaj fiziko en 1805 Johann Heinrich Moritz Poppe. Poppe iĝis la unua kolegarano kiu ne estis klasika filologo. Krom la lerneja agado li daŭre donis privatajn horojn, ekz. al Karoline von Günderrode.

En 1806 Mosche akceptis venigon al Lübeck kie li iĝis post la morto de la antaŭulo Friedrich Daniel Behn rektoro de la lernejo Catharineum. Mosche kontinuigis la de Behn komencitajn reformojn ŝanĝante la lernejon de malnovstila gimnazio de kleruloj al "gimnazio kaj porburĝa edukejo". Kreitis ankaŭ novaj instruadtabuloj kiuj kombinis la malnovajn lingvojn kun natursciencaĵoj. Liaj teorioj pri la "korekta lernado de la latina lingvo ankaŭ por nescienculoj" legitis en pliaj lernejaj programoj [1] Unuafoje en 1806 okazis lernigistaj konferencoj, baldaŭ venis la unuaj klaskatalogoj. Mosche estis la unua persono kiu volis esti titolita direktoro anstataŭ rektoro.

Mallonge post la eklernejestrado Mosche devis barakti por la lernejo dum la franca okupado. La ejoj de Katharineum iĝis lazareto kiel ankaŭ la najbara Kirko Sankta Katerino. Laŭ la ekzemplo de diversaj kolegoj Mosche docentis en la privata lernejo ĝis li sukcesis denove rekuperi la klasĉambrojn.

Kiam en 1811 post la enkorpigo de Lübeck en la Franca Imperio la franca lingvo iĝis deviga por ĉiuj li mem venis en la klasojn kaj lernis modeldonante kun la lernantoj. La francaj kontrolistoj Georges Cuvier kaj François Noël [2] ja laŭdis la engaĝiĝosn de Mosche, kiu igus la Katharineum-instituton kun ne tute 3 centoj da plejparte nobelaj filoj la plej renomita kolegio de la tri hansaj urboj.[3] Parto alia de la kolegoj estis pli kritikaj koncerne la agojn de la franca okumpantoj, precipe lia pli posta biografiisto Friedrich Wilhelm Herrmann kaj Heinrich Kunhardt.[3] Hermann publikigis diversajn pamfletojn publikajn liberigi la urbon. Kiam en marto 1813 la francoj retiriĝis li faris grandan publikan paroladon al la Legiono hansa , voluntuloj batalantaj. Krome Kunhardt kaj Mosche verkis adiaŭajn poemojn por ili. Post la nelongdaŭra reveno de la francoj inter junio kaj decembro 1813 Hermann fuĝis al Mecklenburg.

Graveco redakti

Mosche, kiu apartenis al la komunutila societo "Gesellschaft zur Beförderung gemeinnütziger Tätigkeit" kaj ankaŭ faris prelegojn, mortis pro pulmona malsano je kiu li eksuferis jam en Frankfurto.

 
Tomboŝtono en la Katerino-kirko

Lia entombigo estis unu el la lastaj ene de kirkoj, car baldaŭ poste oni malpermesis enpreĝejajn sepultadojn. Apud li oni enterigis Herrmann. La filo Karl Mosche (1796–1856) iĝis muzikinstruisto ĉe la Katharineum-lernejo kaj komponis ia. muzikon al la poeziaĵoj de Emanuel Geibel.

Skribitaĵoj (elekto) redakti

  • Gabriel Christoph Benjamin Mosches ... Character und Schriften. Mit einer Vorrede von Wilhelm Friedrich Hufnagel. Frankfurt 1792
  • Animadversionum in Xenophontis Oeconomicum specimen. Francofurti ad Moenum: Fleischer 1793
  • Ueber Schuldisciplin in Gymnasien: besonders in Rücksicht auf den Geist unsers Zeitalters. Frankfurt a. M. : Schnackenburg, 1803-1804
  • Ueber den Unterricht im Lateinischen. in unserer Bürgerschule.
Abth. 1, Lübeck: Römhild 1807 (Erste Nachricht von dem Gymnasium und der Bürgerschule zu St. Katharinen)
Abth. 2, Lübeck: Römhild 1808 (Zweite Nachricht von dem Gymnasium und der Bürgerschule zu St. Katharinen.)
  • Bemerkungen über die Bestimmung und den Umfang unserer Schule. Lübeck 1815 (Neunte Nachricht von dem Gymnasium und der Bürgerschule zu St. Catharinen)
  • M. Christian Wilhelm Julius Mosche's ausgewählte deutsche Aufsätze und Reden, nebst dessen Leben und Charakter. Hrsg. von Friedrich Christian Matthiä und Nikolaus Gottfried Eichhoff. Frankfurt a. M.: Hermann, 1821

Literaturo redakti

  • Heinrich Kunhardt: Darstellung des Lebens und Wirkens des am 19ten Dezember 1815 verstorbenen M. Christian Julius Wilhelm Mosche, Direktors der St,. Katharinenschule zu Lübeck, von seinem Mitlehrer an dieser Schule. Niemann, Lübeck 1817
  • Hermann Genzken: Das Katharineum zu Lübeck in der Franzosenzeit 1806/1815. Lübeck: Borchers 1914 (Beilage zum Schulprogramm 1914)
Digitalisat, Universitäts- und Landesbibliothek Düsseldorf

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Christian Julius Wilhelm Mosche en la germana Vikipedio.

Referencoj redakti

  1. Kunhardt (Lit.), p. 19.
  2. fr:François Noël
  3. 3,0 3,1 Kunhardt (Lit.), p. 35.