Christian KERN (naskiĝinta la 4-an de januaro 1966 en Vieno) estas aŭstra manaĝero kaj iama politikisto de Socialdemokratia Partio de Aŭstrio (SPÖ).

Christian Kern
federacia kanceliero de Aŭstrio
Persona informo
Christian Kern
Naskiĝo 4-an de januaro 1966 (1966-01-04) (58-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germanaaŭstra-germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de VienoUniversitato de Vieno vd
Partio Socialdemokratia Partio de Aŭstrio vd
Familio
Edz(in)o Eveline Steinberger-Kern vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo politikistoentreprenistoĵurnalistoproparolanto vd
Aktiva en Austrian Chancellery in Vienna vd
federacia kanceliero de Aŭstrio
Dum maj 2016 – dec 2017
Sekvanto Sebastian Kurz
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Lia profesia kariero komenciĝis post studofino de publicistiko kaj komunikadsciencoj (1997) kaj postuniversitata trejniĝo kaj laboro kiel ekonomia ĵurnalisto kiel dungito en la oficejo de la kanceliero federacia kaj ĉe la SPÖ-parlamentoklubo. Poste li deĵoris ĉe diversaj publikaj entreprenoj. Inter 2007 kaj 2010 Kern estis estrarano de la energifirmao Verbund AG, antaŭ ol esti ĉe Aŭstriaj federaciaj fervojoj; inter 2010 kaj 2016 li estis estrarano de ÖBB-Holding AG.

Inter majo 2016 kaj decembro 2017 Kern estis federacia kanceliero de la Respubliko Aŭstrio. Inter majo 2016 kaj septembro 2018 li krome estris tutaŭstrie la SPÖ-estro kaj ekde 2017 opozicio-gvidanto en la Nacia Konsilio. En oktobro 2018 li retiriĝis de la politiko kaj anoncis preferi reiri al la privata ekonomio.[1]

Ekde 2019 Kern anis al la kontrolkomisiono de la Rusiaj Fervojoj kaj prezidantas ĉe European China Business Councils.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti