La Christian Radich estas velŝipo de la tipo plenrigilita ŝipo, kiu marveturas sub la norvega flago. La ŝipo (konstrujaro 1937) estas interalie konata pro la filmo Windjammer el 1958 kaj la televidserio The Onedin Line el la 1970-aj jaroj. La ŝipo konstruiĝis kiel lerneja ŝipo kaj servis tiel, krom la periodo de la dua mondmilito, por la norvega junularo. Nuntempe la ŝipo marveturas en la somersezono kun grupoj kaj individuoj dum mallongaj kaj longaj vojaĝoj. Ĉiujare ĝi ankaŭ partoprenas je la 'Tall Ship Races' (Altŝipkonkursoj), en kiu ĝi, kiel la plej distingita ŝipo, altiras multajn interesatojn.

Christian Radich
Bazaj indikoj
Tipo: Velŝipo
Klaso: Altŝipo
Posedanto: Norvegio
Hejma haveno: Oslo
Numero de korpo: 5071729
Surigita sur akvon: 5-a de februaro 1937
Donita en servon: 17-a de junio 1937
Sorto: Trafikanta
Prezo: 609 293,04 kronoj
Teknikaj datenoj
Tonelo de ŝipo (BRT): 662
Longo: 62,5 m (inkl. busprito 73 m)
Larĝo: 9,7 m
Mergo: 4,7 m
Rapideco: 14 knotoj (26 km/h)
Ŝipanaro: 18
Kapacito: 88 pasaĝeroj
vdr

La nomo de la ŝipo venas de la norvega kavaleria oficiro, entreprenisto kaj ŝipekipisto Christian Radich (15-an de aŭgusto 1822–29. junio 1898).

Teknikaj donitaĵoj redakti

  • Kuntara enhavo: 662 toneloj
  • Sentara enhavo: 198 toneloj
  • tri mastoj, ĉiu kun 5 jardoj.
  • totala velareo 1360 m²
  • dividita super 15 jardaj (rektangulaj) veloj, 11 stajoveloj kaj 1 brigvelo.
  • Nombro da ŝiplitoj: 78
  • Ĉefmotoro: 900 pk Caterpillar 3512 DITA diselo

Eksteraj ligiloj redakti

Fotoj kaj filmoj redakti