Christian Thomasius

germana filozofo

Christian ThomasThomasius (Leipzig, 1a de januaro 1655 - Halle, 23a de septembro 1728) estis germana filozofo, juristo kaj ĵurnalisto de la Aufklärung (Klerismo), filo de la filozofo Jakob Thomasius (1622-1684).

Christian Thomasius
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1655 (1655-01-01)
en Leipzig
Morto 23-an de septembro 1728 (1728-09-23) (73-jaraĝa)
en Halle (Saale)
Tombo Stadtgottesacker vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Elektoprinclando Saksio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko • Alma Mater Viadrina vd
Familio
Patro Jakob Thomasius vd
Profesio
Okupo juristofilozofo • universitata instruisto • ĵurnalistoverkisto vd
Aktiva en LeipzigHalle (Saale)Frankfurto ĉe Odro vd
Doktoreca konsilisto Valentin Alberti • Jakob Thomasius • Johann Friedrich Rhetius vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Tra la instruado de sia patro, li falis sub la influo de la politika filozofio jurnaturalisma fare de Hugo Grotius kaj Samuel Pufendorf, kaj li pluigis la studadon de juro en Frankfurto. En 1684 li ekinstruis jurnaturalismon en Leipzig kaj en la Universitato de Halle, kiun fondis li mem. Oni konsideras ĝin unu de la fondintoj de la ĵurnalismo en Germanio per la kreado de la unua ĉiumonata revuo en la germana, nome sia Monatsgespräche, per kiu li atakis la antaŭjuĝojn kaj superstiĉojn obskurantismajn kaj kontraŭraciisme tradiciismaj, iĝante kiel la pastro Benito Jerónimo Feijoo en Hispanio. Sed venis al li la persekutado de la luterana eklezio pro liaj simpatioj por la Pietismo aŭ Iluminismo de Spener kaj Francke kaj lia defendo de la libera geedzeco inter kalvinistoj kaj luteranoj, pro kio li devis fuĝi el Leipzig kiam li estis denuncita en 1690, kaj rifuĝiĝis en Berlino unue, kie Frederiko de Prusio apogis lian projekton krei universitaton en Halle (1694), kie li okupis unu de ties katedroj kaj de kiu li finfine estis rektoro. Li ankaŭ fondis kaj skribis aliajn ĵurnalojn, kiel Einleitung zur Vernunftlehre (1691, kvina eld. 1719). Kiel filozofo pri juro li eksperimentis la influon de Samuel Pufendorf kaj John Locke. Li verkis en latino kaj en germana.

Li kritikis la metafizikan rigardon de la filozofio kaj defendis, ke ties valoro estas en ties utilo: kontribui kaj al la komuna aŭ socia bonfartoj, same kiel al la feliĉo kaj bonfarto de la individuo. La filozofio estas instrumento de progreso kaj devas liberiĝi el la influo de la tradicio. Li estis en linio empirisma kiam asertas, ke la esperto estas la fonto de la sciaro kaj la sentoj markas la limojn de onia sciaro.

Verkoj redakti

  • Lehrbuch des Naturrechtes (1687)
  • Von der Nachahmung der Franzosen (1687)
  • Institutiones iurisprudentiae divinae (1688)
  • Einleitung zur Hoff=Philosophie (1688)
  • Monatsgespräche (1688–1690)
  • Von der Kunst Vernünfftig und Tugendhafft zu lieben. Als dem eintzigen Mittel zu einen glückseligen/ galanten und vergnügten Leben zu gelangen / Oder Einleitung Zur SittenLehre. Salfeld, Halle 1692.
  • Das Recht Evangelischer Fürsten In Theologischen Streitigkeiten (Digitalisat) Disertacio de Enno Rudolph Brenneysen
  • Ausübung der Sittenlehre. Salfeld, Halle 1696.
  • Einleitung zu der Vernunfft-Lehre. Salfeld, Halle 1691.
  • Ausübung der Vernunfft-Lehre. Halle 1691.
  • Versuch vom Wesen des Geistes (1699)
  • Summarischer Entwurf der Grundregeln, die einem studioso juris zu wissen nöthig (1699)
  • De crimine magiae (1701; Kompleta teksto de Bibliotheca Augustana
  • Fundamenta iuris naturae et gentium (1705)
  • Kurtzer Entwurff der Politischen Klugheit (1705)
  • Selecta Feudalia (1708)
  • Vom Recht des Schlafens und Träumens (1710)