Christiane Hörbiger

Christiane HÖRBIGER [kristjane HERbiger] (naskiĝis la 13-an de oktobro 1938, mortis en Vieno la 30-an de novembro 2022[1]) estis aŭstra aktorino kaj sinkronigparolistino.

Christiane Hörbiger
Persona informo
Christiane Hörbiger
Naskiĝo 13-an de oktobro 1938 (1938-10-13)
en Vieno
Morto 30-an de novembro 2022 (2022-11-30) (84-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Patro Attila Hörbiger vd
Patrino Paula Wessely vd
Gefratoj Elisabeth Orth • Maresa Hörbiger vd
Edz(in)o Wolfgang Glück • Rolf R. Bigler vd
Amkunulo Gerhard Tötschinger vd
Infanoj Sascha Bigler vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • voĉaktoro • televida aktoro vd
Aktiva en Zuriko vd
Aktiva dum 1955– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Kiel filino de la geaktoroj Attila Hörbiger (1896–1987) kaj Paula Wessely (1907–2000), kaj kiel nevino de Paul Hörbiger (1894–1981) Christiane Hörbiger naskiĝis en Vieno. Unue trejniĝis ŝi, laŭ gepatra volo, kiel sukerbakistino. Aktorumadon ne antaŭ la jaro 1955-a ŝi alfrontis. Ŝi komencis lernadon en la renoma Max-Reinhardt-Seminar, sed jam post kelkaj semajnoj ĉesigas tion por akcepti filmoferton. Sian lernadon pri aktorado, kantado kaj dancado ŝi daŭrigis helpe de privataj instruistoj. De 1957 ĝis 1966 ŝi laboris ĉe la Viena teatro Burgtheater. Poste ŝi elprovis sin en teatroj de Heidelberg, Munkeno kaj Zuriko, en 1969, 1970 kaj 1971 ŝi agis en la Festivalo de Salcburgo. Dume ŝi konstante aperas en filmoj kaj televidaj produktaĵoj.

Listo de filmoj redakti

  • Der Major und die Stiere (1955)
  • Die Wirtin zur goldenen Krone (1955)
  • Der Meineidbauer (1956)
  • Der Edelweißkönig (1957)
  • Immer die Radfahrer (1958)
  • Der Bauer als Millionär (1961)
  • Versuchung im Sommerwind (1973)
  • Victoria (1979)
  • Donauwalzer (1985)
  • Das Erbe der Guldenburgs (televidserio, 1987)
  • Schtonk! (1992)
  • Tafelspitz (1993)
  • Alles auf Anfang (1993)
  • Diebinnen (1995)
  • Hunger – Sehnsucht nach Liebe (1996)
  • Das Kapital (1996)
  • Julia – eine ungewöhnliche Frau (televidserio, 1997)
  • Jimmy the Kid (1998)
  • Die Gottesanbeterin (2001)
  • Klaras Hochzeit (televida produktaĵo, 2001)
  • Alpenglühen (televida produktaĵo, 2003)

Notoj redakti