Christine BUSTA, postnupte Christine Dimt, (naskiĝinta la 23-an de aprilo 1915 en Vieno, mortinta samloke la 3-an de decembro 1987) estis grava aŭstra lirikistino.

Christine Busta
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1915 (1915-04-23)
en Vieno
Morto 3-an de decembro 1987 (1987-12-03) (72-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco AŭstrioCislajtio vd
Subskribo Christine Busta
Profesio
Okupo poeto • verkisto • kantotekstisto • kantoverkistoinstruistobibliotekisto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo de Christine Busta en Ottakring

Vivo redakti

Origino redakti

Estante filino eksteredzeca de Magdalena Busta ŝi spertis la senlaborulecon patrinan ekde 1929. Tial ŝi jam frue spertis la ĉiutagan priekzistad-batalon. Danke al privataj horoj la filino helpis iomete la familion. En 1932 ŝi prelegis ĉe la Viena porvirina klubo. Sekvis en 1933 radifonielsendo ĉe RAVAG sub la pseŭdonimo de Christl Batus.

(Alt)lerneje, edzinece redakti

En 1933 ŝi pasigis la abiturientan ekzamenon ĉe la malhumanisma gimnazio de la ordeno de la Filinoj de la dia savinto. Poste ŝi komencis studon de anglistiko kaj germanistiko ĉe la Universitato de Vieno. Sanecaj kaj financaj problemoj necesigis la ĉesigon de la studoj. En 1938 Busta iĝis helpinstruistino ĉe la Komerca lernejo en Vieno. En 1940 edziniĝis ŝi al la muzikisto Maximilian Dimt, kiu post eksoldatdevo ĉe Wehrmacht en 1942, taksatas ekde 1942 perdiĝinto.

Post 1945 redakti

Post la Dua mondmilito Busta estis tradukistino kaj estrino de hotelo por britaj soldatoj de la okupantaj trupoj. Sed Busta jam antaŭmilite estis aktivinta poete; en 1946 ŝi unuafoje rajtis publikigi laboraĵojn siajn en la katolika semajngazeto "Die Furche", ekz. An den Schmerz. En 1947 ŝi gajnis por Das Fischwunder konkurson literaturan de la menciita gazeto, post kio ekeblis pluraj okazoj prezenti sin publike. La sekvintajn jarojn ŝi aperigis la siaĵojn ofte ĉe la revuo "Plan", ĉe la antologioj Tür an Türkaj Die Sammlung: krome ŝi faris diversajn laŭtlegadojn por la radistacio ORF.

En 1950 ŝi iĝis bibliotekistino de la Vienaj urbaj bibliotekoj. Samjare eldonitis ŝia unua poezia volumo Jahr um Jahr. De tiam ŝi estis ĝenerale agnoskita poetino skribonte regule poezi-volumojn, ĉefe en la Otto-Müller-eldonejo. Ankaŭ danke al siaj porinfanaj libroj Die Sternenmühle kaj Die Zauberin Frau Zappelzeh la aŭtorino konatas kaj ŝatatas ĝis hodiaŭ. En 1966 ŝi nomumitis profesorino; tamen ŝi ankoraŭ dekon da jaroj laboris kiel gvidantino de la ĉefa viena biblioteko. Ŝi entombigitis en 1987 sur la tombejo de Ottakring en tombo honora.

Agado kreiva redakti

Kritikistoj (Franz Peter Künzel, Ignaz Zangerle) substrekis la centran temon de amo kaj sankteco de ĉiuj aferoj en ŝia verkaro. Ankaŭ ŝian kapablon altiri la legantaron en la mondon de infanoj, patrinoj, etuloj, bestoj, kreskajhoj kaj ŝtonoj, nuboj/ventoj/akvoj.[1] Busta uzas la longan tradicion de kristanaj temoj trovante konsolon en la sorto de la krucumita Jesuo. Sed estas Dio ankaŭ juĝisto restonta iel enigma. Krome Busta ja jesas ankaŭ ŝaton de helenaj, paganaj mitoj. Influoj kromaj venis de la dramoj de Ŝekspiro, de Rainer Maria Rilke kaj Georg Trakl. En la kuro de la verkado rimarkeblas ŝanĝo de melodiaj tonoj, rimoj kaj strikta metriko al pli liberaj, aforismaj formoj. Tamen kvazaŭ ĉiuj temoj de ŝi pritraktitaj kaj ĉiam denove renenintaj bildoj (abeloj, neĝo, papavo, arbaroj, hundetoj, pano, steloj, sunfloroj ktp.) jam enhavatas ĉe Der Regenbaum. Kritikoj kontraŭ ŝia troa reklamo kaj defendo de nelezita, nedifekta, bona mondo nur supraĵe veras. Ŝi mem klarigis antaŭ la kritikistoj ŝian mondkoncepton en la verko Der Himmel im Kastanienbaum (pli konkrete ĉe Erklärung gegen ein Missverständnis).

Honoroj kaj premioj redakti

  • 1950 Österreichischer Förderungspreis für Literatur
  • 1954 Georg-Trakl-premio
  • 1955 Lyrikpreis des Süddeutschen Rundfunks
  • 1956 Lyrikpreis der Neuen Deutschen Hefte
  • 1959 Jugendbuchpreis der Stadt Wien
  • 1959 Österreichischer Staatspreis für Kinder- und Jugendliteratur
  • 1961 Österreichischer Förderungspreis für Literatur
  • 1963 Droste-premio
  • 1964 Literaturpreis der Stadt Wien
  • 1969 Großer Österreichischer Staatspreis für Literatur
  • 1975 Anton-Wildgans-premio
  • 1980 Ehrenmedaille der Bundeshauptstadt Wien in Gold
  • 1980 Österreichisches Ehrenzeichen für Wissenschaft und Kunst
  • 1981 Theodor-Körner-Preis
  • 1981 Charles-Péguy-Preis
  • 1982 Eichendorff-Literaturpreis
  • 2007 Christine-Busta-simpozio de la Aŭtra societo pri literaturo kaj de la Aŭtria literaturarĥivo de la Aŭstria Nacia Biblioteko[2]

Verkaro redakti

Lirikajoj redakti

  • Jahr um Jahr, 1950
  • Der Regenbaum, 1951
  • Lampe und Delphin, 1955
  • Die Scheune der Vögel, 1958
  • Das andere Schaf, 1959
  • Phasen (Denen nichts Bleibendes blieb)
  • Unterwegs zu älteren Feuern, 1965
  • Biblische Kindheit (Damals bist du oft zu mir gekommen)
  • Salzgärten, 1975
  • Wenn du das Wappen der Liebe malst, 1981
  • Inmitten aller Vergänglichkeit, 1985
  • Der Himmel im Kastanienbaum, 1989 (postmorte eldonite de Franz Peter Künzel)
  • Der Atem des Wortes, 1995 (postmorte eldonite de Anton Gruber)
  • Einsilbig ist die Sprache der Nacht (elektitaj poemoj kun kompaktdisko), 2000 (postmorte eldonite de Anton Gruber)
  • Erfreuliche Bilanz, dialektaj poemoj (libro kun KD kaj la voĉo de Christine Nöstlinger), 2013 (postmorte eldonite de Christine Tavernier)

Porinfanaĵoj redakti

  • Die Sternenmühle, 1959
  • Die Zauberin Frau Zappelzeh, 1979

Prozaĵoj redakti

  • Bethlehemitische Legende, 1954
  • Der Regenengel (legendoj), 1988

Publika prezento redakti

Jen publikaj memorigaĵoj pri tiu ĉi ĉarma poetino:

  • Malantaŭ la Busta-kolono en la Klieber-parko en Vieno-Margareten kaŝas sin aerumado-ŝakto. La je brila, ruĝa monumento ŝanĝita betonŝakto difinas sin legosigno de Busta. La vertikalajn linioj surmonumentaj tekstas: "Verschwenderisch ergießt man sich auf Papier / Wer in Steine schreibt, / wird sparsam mit Lettern". Tie ĉi teksto (Schrift und Nachschrift) el la postlasitaĵaro verkistina cetere ekzemplas por ŝia lakona stilo.[3]
  • La korto Christine-Busta-Hof ĉe Wichtelgasse 3-5 estas komplekso el la jaroj de inter 1984 kaj 1985. Sur la memortabulo fasada legeblas: "Viele haben die Hoffnung verlernt – aus Bequemlichkeit: Wer hofft, muss auch etwas tun!"[4]
  • En la centro de Vieno-Meidling troviĝas la treeta Christine-Busta-parko, kiu ankaŭ nomiĝas de la lokuloj Füchselhofpark.[5]
  • La ŝanje unusola strato kiu nomitis por Busta estas Christine-Busta-Weg en Hartberg Umgebung (Stirio).[6]

Muzikigoj (elekto) redakti

Krom Richard Dünser, Reinhold Kletzander kaj Erna Woll muzikigis aĵojn de Busta antaŭ ĉio Horst Ebenhöh kaj Gottfried von Einem.[7]

Horst Ebenhöh

  • Miserere. Lieder für mittlere Stimme und Klavier, op. 38, 1. Laŭ poemoj de Christine Busta kaj Christine Lavant.
  • Sechs Lieder für Sopran und Klavier, op. 11. Laŭ poemoj de Christine Busta.

Gottfried von Einem

  • Carmina Gerusena. Acht Gesänge für Singstimme und Klavier, op. 65. Laŭ poemoj de Christine Busta kaj Friederike Mayröcker.
  • Gute Ratschläge. Kantate für gemischten Chor a cappella, mittlere Stimme und Gitarre, op. 67.[8]
  • Inmitten aller Vergänglichkeit. Zwölf Lieder nach Gedichten von Christine Busta für Gesang und Klavier, op. 77.
  • Unterwegs. Zyklus für gemischten Chor. Tekstoj de Christine Busta, op. 82.
  • Votivlieder. Für Frauenchor a cappella auf Gedichte von Christine Busta, op. 93.

Literaturo redakti

  • Christine Busta (1915–1987). Ausstellung zum 75. Geburtstag. 3.-27.4.1990, Österreichische Nationalbibliothek, Foyer des Hauptlesesaals. Wien 1990 (katalogo okaze de la datreveno 75-a naskiĝtaga)
  • Yon-Suk Chae: Untersuchung zur Lyrik Christine Bustas, Wien 1991
  • Hilde Domin (Hrsg.): Doppelinterpretationen. Das zeitgenössische Gedicht zwischen Autor und Leser. 2-a eldono, : Athenäum, Frankfurt am Main / Bonn 1966. p. 113–119 (interpreto de la poemo In der Morgendämmerung).
  • Michael Hansel (Hrsg.): Christine Busta. Texte und Materialien. Sonderzahl, Wien 2008, ISBN 978-3-85449-291-7.
  • Ilona Hatzenbichler: Motive und Themen in der Lyrik Christine Bustas, Graz 1979
  • Petra Renn: Christine Busta. Zur Entwicklung der poetischen Sprechweise und Gedichtauffassung. Wien 2002.
  • Helga Elisabeth Türtscher: Sehnsucht nach Barmherzigkeit. Lebensgeschichte und theologisches Denken von Christine Busta. Innsbruck 2003.
  • Wolfgang Wiesmüller: Christine Busta. Ĉe: Kritisches Lexikon zur deutschsprachigen Gegenwartsliteratur. Eldonis Heinz Ludwig Arnold. 74-a aldona liveritaĵo. München: text+kritik 2003.
  • la sama (1989): Das Gedicht als Predigt. Produktions- und rezeptionsästhetische Aspekte biblischer Motivik in Gedichten von Christine Busta. Ĉe: Sprachkunst 20. 2-a duonvolumo, p. 199–226.
  • la sama (1991): Christine Busta im Briefwechsel mit Ludwig Ficker. Mit einem Verzeichnis der Gedichtmanuskripte Bustas im „Brenner-Archiv“. Ĉe: Mitteilungen aus dem Brenner-Archiv 10. p. 39–71.
  • Verena Zankl: Christine Busta und Johannes Urzidil. Briefwechsel 1957 bis 1970. Kritischer Text und Kommentar. Innsbruck, 2013 interrete

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Kp. la antaŭparoloj de la menciitaj kritikistoj por la verkoj Der Himmel im Kastanienbaum kaj Der Regenbaum).
  2. https://web.archive.org/web/20161021210431/https://www.onb.ac.at/images/Literaturarchiv/busta_symposion.pdf Pri la simpozio enbiblioteka]
  3. "Vom Lüftungsschacht zum Lesezeichen", Der Standard, 10.9.2006; traduko de la etaĵo jenas: Senŝpareme oni surpaperigas aferojn. Inverse, skribanto sur ŝtonon metas nur malmultajn literojn.
  4. Traduko: Multaj perdis la esperon pro malagademo. Esperanto devas agadi!
  5. Pri la urbaj parkoj sur oficialaj paĝoj de la grandurbo
  6. Tutaŭstria listo de stratonomoj
  7. Pri Busta en privirina elstarul-leksikono
  8. Enestas ankaŭ sep tekstoj de Busta

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Christine Busta en la germana Vikipedio.