Christophe de Beaumont

Christophe de Beaumont du Repaire, naskiĝinta en la kastelo de la Roque en Meyrals (Périgord) la 26an de julio 1703 kaj mortinta la 12an de decembro 1781, estis franca episkopo.

Christophe de Beaumont
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1703 (1703-07-26)
en Château de la Roque
Morto 12-an de decembro 1781 (1781-12-12) (78-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Katedralo Nia Sinjorino de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr
Christophe de Beaumont, arkiepiskopo de Parizo

Li estis nomumita episkopo de Bajono en 1741, de Vienne en 1745 kaj finfine arkiepiskopo de Parizo en 1746.

Li ĉefe luktis kontraŭ la Jansenistoj tiom akre ke eĉ intervenis parlamentanoj kaj la reĝo. Finfine li devis iri al ekzilo. Li atakis ankaŭ filozofojn kiaj Jean-Jacques Rousseau.