Christopher Polhem

Christopher POLHEM[2] (* Tingstäde aŭ Visby, en la 18-a de decembro 1661 - Stokholmo, en la 30-a de aŭgusto 1751)[3] estis sveda scienculo, fizikisto, industriisto, mineralogo kaj mininĝeniero. Li estas rigardata la patro de la sveda inĝenierado. Kiel elpensisto kaj inĝeniero, li faris multajn konstruaĵojn kaj projektojn kiuj portis multajn teknologiajn progresojn al Svedio. Post studi en la Universitato de Upsalo, li laboris kiel mininĝeniero kaj vizitis multajn eŭropajn landojn por studi la inĝenierajn teknikojn. Li fondis la unuan porinĝenieran lernejon en Stokholmo.

Christopher Polhem
Christopher Polhem pentrita en 1741 de Johan Henrik Scheffel (1690–1781)[1]
Christopher Polhem pentrita en 1741 de Johan Henrik Scheffel (1690–1781)[1]
Persona informo
Naskonomo Christopher Polhammar, ĝis lia nobeliĝo en 1716
Naskiĝo 18-a de decembro 1661
en Tingstäde aŭ Visby,  Svedio
Morto 30-a de aŭgusto 1751
en Stokholmo,  Svedio
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo
Universitato de Oksfordo
Familio
Dinastio Polhem vd
Infanoj Gabriel Polhem • Emerentia Polhem • Maria Polhem vd
Profesio
Okupo fizikistoinventisto • entreprenisto • industrial leader • matematikisto vd
Laborkampo meĥaniko vd
Aktiva en Stokholmo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Lia familio venis el Aŭstrio al Pomerio, Germanio, kie lia patro, Wolf Christoph Polhammer, estis negocianto en urbo Visby, kaj tie establiĝis kiel fiŝkomercisto. Kiam Polhem estis okjara, lia patro mortis, kaj lia patrino, Christina Eriksdotter Schening, kiu estis el urbo Vadstena, ree edziniĝis. Kaŭze de liaj konfliktoj kun sia duonopatro, lia matrikulkotizo ne plu pagiĝis kaj Polhem sendiĝis por vivi kune kun sia onklo en Stokholmo. Tie li vizitadis germanan lernejon ĝis kiam li estis 12-jara kaj lia onklo mortis. Denove Polhem restis sen la eblo daŭrigi siajn studojn.

Li komencis labori kiel farmisto en Vansta, iu proprietaĵo en Södertörn, Stokholmo. Rapide li konkeris la pozicion kiel ĉefkontrolisto, kie li respondecis pri superrigardado kaj librotenado, objektoj, kiujn li konis tre bone dank'al sia afineco por matematiko. Dum dek jaroj li laboris en Vansta, kaj dum tiu periodo li konstruis laborejon, kie li faradis ilojn, riparis kaj konstruis simplan maŝinaron kaj per tio li komencis enspezi iom da mono.

Soifante pri konoj ene de sia intereskampo, kiel matematiko kaj mekaniko, li baldaŭ rimarkis ke li ne sukcesus sen la konado de la latina. Li provis studi sole, tamen li forlasis; kaj tiam li perceptas ke li bezonis tutoron. Kaj interŝanĝe de lia konstruado de kompleksa preĝeja horloĝo, li ricevis prilatinajn lecionojn el loka vikario.

La novaĵoj pri la mekanika kapableco de Polhem rapide dissemiĝis kaj iu membro de la klerikaro skribis al la profesoro pri matematiko de la Universitato de Upsalo, Anders Spole (1630-1699)[4] kaj rekomendis lin. Spole, kiu estis avo de Anders Celsius, prezentis du rompitajn horloĝojn al Polhem, kaj oferis al li studproponon ĉe li se li scius ripari ilin. Polheim senprobleme riparis la horloĝojn kaj komencis repreni la perditan edukon en 1687, kiam li estis 26-jara. En 1691, li edziĝis kun Maria Hoffman, kiu donis al li du gefilojn: Emerentia kaj Gabriel Polheim (1700-1772)[5], kiu elektiĝis, kune kun la patro, membro de la "Reĝa Akademio de Sciencoj" de Svedio, en 1739.

La sveda Arkimedo redakti

Laŭ la aŭtobiografio de Polhem, lia profesia kariero komenciĝis kun la sukcesoplena riparado de astronomia preĝeja horloĝo konstruita de Petro Astronomo, en la 16-a jarcento, al la Katedralo de Upsalo, kiu estis nefinita kaj rompita dum pli ol jarcento. En 1690, li estis indikita por plibonigi la operaciantan minejon en Svedio. Li kontribuis konstruante la sistemojn por levado kaj transportado de erco el la minejo, procezo tre riskoplena kaj neefika en tiu epoko. La konstruaĵo konsistis je relsistemo por levi la ercon, kontraste kun tiuj de ŝnuroj. La konstruaĵo estis tute potencigita de iu akvorado. Do la homforto por levi la ujojn estis tre malmulta. Ĉar tiu sistemo estis nova kaj revolucia, la novaĵoj pri la laboraĵo de Polhem fine atingis en la orelojn de la reĝo, Karlo la 11-a, kiu tiel multe impresiĝis de lia laboro, ke la reĝo komisiis lin de la plibonigado de la ĉefa minejo tiam funkcianta: la kupra minejo de Falun.

Financita de la sveda minaŭtoritato, Polhem travojaĝis Eŭropon, por studi la mekanikan disvolviĝon. Kiam li reiris al Svedio, en 1697, li starigis primekanikan laboratorion en Stokholmo, por la instruado de inĝenieroj, same kiel iun laboration por testaro kaj elmontradoj de siaj projektoj, kiu estis konsiderita la antaŭaĵo de la Reĝa Instituto pri Teknologio. La laboratorio pli malfrue translokiĝis el Stokholmo al Falun, kaj from tie al Stjärnsund. En 1748, la kolekto da modeloj uzitaj en tiu laboratorio reiris al Stokholmo.

Lia plej granda konkero estas aŭtomata fabriko komplete funkcianta per akvo, la aŭtomateco estis tre nekutima tiuepoke. Unue konstruita en Stjärnsund, en 1699, la fabriko produktis amason da materialoj, derivante de la koncepto ke Svedio devis eksporti kiel eble malpli da krudmaterialoj kaj anstataŭ procezi ilin ene de siaj limoj. La projekto estis fiasko, ĉar protestis granda amaso da laboristoj kiuj timis ke ilia laboro estis anstataŭita de la maŝinaro. Finfine, granda parto de la fabriko detruiĝis dum brulado, en 1734, restante sole tiu parto de la fabriko kiu produktis horloĝojn. La fabriko daŭrigis fabrikante horloĝojn, konatajn dank'al la alta kvalito kaj malalta kosto. Kvankam la populareco de la horloĝoj malgrandigis dum la komenco de la 19-a jarcento, la horloĝprodutado daŭrigas ĝis la hodiaŭaj tagoj en Stjärnsund, kiu ankoraŭ produktas ĉiujare dudek horloĝojn dezajnitajn de Polhem.

Alia produkto farita en la fabriko estis la skandinava pendseruro, esence ĝi estas la unua dezajno de la komunaj serurvariaĵoj hodiaŭ. Ekonomie, la fabriko estis nerealigebla, sed la tiama reĝo, Karlo la 12-a donis sian apogon kaj proponis al Polhem impostoliberiĝo por enkuraĝigi liajn klopodojn. La fabriko en Stjärnsund estis vizitita de unu el liaj samtempuloj, Karolo Lineo, kiu skribis pri la fabriko en siaj taglibroj tion, ke "nenio estas pli optimisma ol Stjärnsund"[6].

Polhem ankaŭ kontribuis por la konstruado de la Göta-kanalo, kiu konektis la orientan kaj la okcidentan bordojn de Svedio. Kune kun la reĝo Karlo la 12-a, li planis la konstruadon de parto de la kanalo, precipe de la kanalkluzoj en la 18-a jarcento, kiu ne estis finita ĝis 1832, longatempe post lia morto.

Aliaj gravaj kontribuaĵoj faritaj de Polhem estis la konstruaĵoj de la sekaj dokoj, digoj kaj kiel antaŭe menciita, de la kanalseruroj, kiujn li dezajnis kune kun sia amiko kaj asistanto Emanuel Swedenborg (1688-1772)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj