Chronicon Paschale

La Chronicon Paschale (esperante: Kronikon Paskale = Paska kroniko), konata ankaŭ kiel Chronicum Alexandrinum (Korniko Aleksandria) aŭ Chronicum Constantinopolitanum (Kroniko Konstantinopola) aŭ Fasti Siculi (Siciliaj Fastoj) nomo de universala bizanca kroniko de la 7-a jarcento). La origina nomo de la verko estis Epitomo (esenca resumo) ekde la epoko de Adamo unua homo ĝis la 20-a jaro de la regno de bizanca imperiestro Heraklio; la kuranta nomo devenas el la fakto ke la aŭtoro adoptis kronologian sistemon bazitan sur la paska kristana ciklo.

Aŭtoro kaj fontoj redakti

La aŭtoro, kiu sin identigas kun samtempulo de Heraklio la 1-a, estis probable kleriko helpanto de la Konstantinopola Patriarko Sergio la 1-a.

La verko do estis kompilita post la 629; la precipa manuskripto, la Codex Vaticanus graecus 1941 de la (10-a jarcento) entenas nek la komencon nek la konkludon kaj finiĝas kun jaro 627. La aŭtoro estas atestanto pri eventoj ekde 600 (lastaj jaroj de la regno de imperiestro Maŭrico) kaj poste, kaj ilin rakontas kun verva stilo.

La fontoj por la periodo antaŭ la 600 estas tiuj de la kultura bizanca medio: Seksto Julio Afrika de la 3-a jarcento (laŭ kiu la kreo de la mondo okazis 5507 jarojn antaŭ Kristo), la konsulaj Fastoj, la Chronicon (kroniko) de Eŭsebio de Cezareo, Johano Malalaso, la Acta martyrum (agoj de la martiroj), kaj la eseo Pesoj kaj Mezuroj de Epifanio el Salamis.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia

Eksteraj ligiloj redakti