Chrudimka (Ĥrudimka) estas rivero de la regiono Pardubice en Ĉeĥio. Antaŭe nomata ankaŭ Kamenice aŭ Ohebka (laŭ la burgo Oheb). La rivero mezuras 104,4 km kaj la areo de la riverbaseno estas 858,5 km².

Chrudimka
Kunfluo de Chrudimka kaj Elbo
Kunfluo de Chrudimka kaj Elbo
Kunfluo de Chrudimka kaj Elbo
rivero
Bazaj informoj
Situo Maldekstra flankrivero de Elbo
Longeco 104,4 km
Akvokolekta areo 858,5 km²
Averaĝa trafluo 6,02 m³/s
Fluo
Fonto Inter Svratouch, Filipov, Paseky kaj Chlumětín
- Alteco super marnivelo 705 m
Enfluejo al Elbo, en Pardubice
- Alteco 216 m
- Koordinatoj 50° 2′ 40″ N, 15° 46′ 38″ O (mapo)50.04440815.777354
Geografio
Trairataj urboj Hlinsko, Slatiňany, Chrudim, Pardubice
Map
vdr

Karaktero de la fluejo redakti

La rivero elfontas en supermara alteco 680 metrojn super la vilaĝo Filipov. Kiel la ĉefa fonto, el kelkaj, estas trovita puteto en „Malnova barita arbaro“. Supera kaj meza partoj de la rivero Ĥrudimka estas ornamataj per pitoreska naturo de Ĵdjara montetaro (Žďárské vrchy) kaj Feraj montoj (Železné hory). Kiel pli granda rivereto ĝi enfluas en akvo-rezervujon Hamry ĉe urbeto Hlinsko. Jam kiel rivero ĝi fluas tra Hlinsko kaj per multaj meandroj plibeligas protektitajn naciajn memoraĵojn Reĝa segilo (Králova pila) kaj Gaja monteto (Veselý kopec). La rivero poste trafluas en profunda intermontejo, kie sub la ruino de iama burgo Oheb je momento haltigas la akvon valbaraĵo Seč. Post du kilometroj estas baraĵo Seč II, kaj pluaj baraĵoj Křížanovice I. kaj Křížanovice II. Suba parto, kiam la rivero postlasas la urbon Chrudim, trafluas jam en riverbaseno de Elbo. En ebena parto la traflua rapideco malgrandiĝas, do ofte en tiu ĉi areo ekestas danĝero de inundoj. En Ĥrudimka enfluas tie ĉi ankaŭ rivero Novohradka. Jam en Pardubice en la riveron enfluas artefarita kanalo Halda, restaĵo post eksa fiŝlaga sistemo en ĉirkaŭaĵo de urbo Pardubice. Post 104,4 km, super elba riverkluzo, la akvo de Ĥrudimka miksiĝas kun akvo de Elbo (Labe).

Akvobaraĵoj kaj profituzo redakti

Hamry redakti

konstruita en la jaro 1912, 17m alta – rezervujo de la trink-akvo

Seč I redakti

konstruita 1935, 42m alta, ŝtona – rezervujo de la trink-akvo, produktado de la elektroenergio, kontraŭinunda protektaĵo, somerloko por kvieta libertempo

Seč II redakti

konstruita 1947, egaliga baseno, produkto de la elektroenergio

Křížanovice I redakti

konstruita en la jaro 1954, fero-betona, 28 metroj alta, rezervujo de trink-akvo, produktado de elektroenergio, kontraŭinunda protektajo

Křížanovice II (Práčov) redakti

konstruita 1954 - egaliga baseno, rezervujo de la trink-akvo, produktado de la elektroenergio

Turismaj interesaĵoj redakti

Instrua itinero tra la regiono de Ĥrudimka linias ekde fonto, laŭlonge de la rivero, al pli ol 30 vidindaĵoj kaj interesaĵoj kaj ĝi mezuras 82 kilometrojn.

Eksteraj ligiloj redakti