Chrysler

Chrysler aŭ plennome FCA US LLC estas usona aŭtomobila firmao kun sidejo en la urbo Auburn Hills, Miĉigano. Je kvinono, do je 20 procentaĵoj, la firmao apartenas al la itala firmao Fiat. Ĝis la jaro 1998 la firmao sub la nomo Chrysler Corporation estis memstara entrepreno kaj poste sekve de fuzio kun la germana firmao Daimler AG iĝis parto de nova konzerno DaimlerChrysler AG. En majo 2007 la estraro de tiu konzerno decidis plejparte vendi la konzernoparton Chrysler. Aĉetanto de la plejparto de tiu konzernoparto estis la investa societo Cerberus Capital Management, kaj ekde la 3-a de aŭgusto 2007 validis la firmaa nomo Chrysler LLC. Fine de aprilo 2009 la firmao anoncis bankrotiĝon. Ekde la 10-a de junio 2009 validas la nuna firmaa nomo Chrysler Group LLC kaj la decida posedanto estas la itala aŭtomobila konzerno Fiat. La itala konzerno decidis forti interligi la markon Chrysler kun la marko Lancia kaj ekde somero 2011 planas ne plu vendi Chrysler-aŭtomobilojn en Eŭropo.

FCA US LLC
FCA US LLC
aŭtomobilo-faranta firmao • negocopublika kompanio vd
Dum 6-a de junio 1925 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Maxwell Motor Company
Jura formo usona akcia kompanio (Limited Liability Company, LLC)
Fondita 1925
Fondintoj Walter Chrysler vd
Sidejo Auburn Hills, Miĉigano, Usono
Lando Usono
Estr(ar)o Sergio Marchionne (ĉefa afergvida oficisto)
Dungitoj 132 130 (en 2006)
Spezosumo 59,4 miliardoj da usonaj dolaroj (en 2006)
Agokampo aŭtomobila industrio
kamionoaŭtomobilo
Posedata de Stellantis vd
filiaj kompanioj Street & Racing Technology • Chrysler Fevre Argentina S.A. • Askam vd
Posedataj kompanioj DeSoto • Chrysler • American Center • Imperial • Chrysler Europe • Plymouth • Eagle • Chrysler Headquarters and Technology Center • Pillette Road Truck Assembly vd
TTT www.fcausllc.com
vdr
sidejo de la firmao Chrysler en Auburn Hills

Laŭ la stato de 2011, la firmao produktas kaj vendas aŭtomobilojn de la markoj Chrysler, Dodge, Jeep (de kiu devenas la esperantlingva vorto "ĵipo" kaj Global Electric Motorcars. Aldone la firmao posedas la rajtojn je pliaj aŭtomobilaj markoj, kiuj ne plu produktatas kaj vendatas, interalie DeSoto (ĝis 1961), Fargo (kamionoj, ĝis 1972), Imperial (ĝis 1983), American Motors Corporation (AMC, ĝis 1987), Eagle (ĝis 1998), Plymouth (ĝis 2001) kaj Nissan Tiida respektive Trazo (2008 kaj 2009).

Eksteraj ligiloj redakti