Chudobín

vilaĝo en regiono Olomouc, Ĉeĥio
Tiu ĉi artikolo temas pri loka parto de urbo Litovel. Pri municipo pereinta sekve de konstruado de valbaraĵo Vír I temas artikolo Chudobín u Dalečína.
Tiu ĉi artikolo temas pri loka parto de urbo Litovel. Pri protektata teritorio temas artikolo Chudobín (natura memorindaĵo).

Chudobín (germane Chudwein) estas vilaĝo en Ĉeĥio, administra parto de urbo Litovel en distrikto Olomouc. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 88 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 213 loĝantoj. La municipo troviĝas proksimume 5 km de Kavernoj en Mladeč.

Chudobín
germane Chudwein
vilaĝo
Panoramo de Chudobín kun preĝejoj de tri diversaj eklezioj
Oficiala nomo: Chudobín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Litovel
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Montaro Zábřeha montetaro
Domoj 88 2009
Situo Chudobín
 - koordinatoj 49° 41′ 17″ N 17° 02′ 08″ O / 49.68806 °N, 17.03556 °O / 49.68806; 17.03556 (mapo)
Katastro 2,33 km² (233 ha) Chudobín
Loĝantaro 213 (2021)
Denseco 91,42 loĝ./km²
Valego Supramoravia valego
Unua skribmencio 1200
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 783 21
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chudobín (Litovel)
Portalo pri Ĉeĥio

Chudobín estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,33 km².

Historio redakti

La unua skribmencio pri Chudobín estas el la 1-a de septembro 1200. En la pasinteco ĝi estis centro de senjorujo Chudobín. Situas ĉi tie tri preĝejoj: ortodoksa, romkatolika kaj husana.

Proksime de la municipo kondukas loka fervojlinio 274 el Mladeč ĝis Litovel.

En fruaj matenaj horoj la 16-an de marto 2020, en la tempo, kiam Ĉeĥa respubliko baraktis sin en pandemio de kronviruso COVID-19, higienistoj decidis rilate al abrupta kresko de pacientoj kun tiu ĉi malsano fermi urbojn Uničov kaj Litovel komune kun ties ĉirkaŭaĵoj. Polico gardis la regionojn kaj malebligis al neniu enpaŝi en la regionon nek forlasi ĝin. Unu el tiel ĉi trafitaj municipoj estis ankaŭ Chudobín.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869254
1880290
1890255
1900255
1910255
1921253
JaroLoĝantoj
1930305
1950296
1961286
1970256
1980228
1991224
JaroLoĝantoj
2001218
2011227
2021213

Fotogalerio redakti