Chumillas [ĉuMIjas] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Chumillas
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Politiko
Urbestro Pedro de Verona Macario Rubio Moreno PSOE
Demografio
Loĝantaro 58  (2016)
Loĝdenso 1,44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 46′ N, 2° 2′ U (mapo)39.7711484-2.0322704Koordinatoj: 39° 46′ N, 2° 2′ U (mapo) [+]
Alto 1 060 m [+]
Areo 40,19 km² (4 019 ha)
Chumillas (Provinco Kvenko)
Chumillas (Provinco Kvenko)
DEC
Chumillas
Chumillas
Situo de Chumillas
Chumillas (Hispanio)
Chumillas (Hispanio)
DEC
Chumillas
Chumillas
Situo de Chumillas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chumillas [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

En 1974 Chumillas fuziiĝis kun Olmeda del Rey, Almodóvar del Pinar, Solera de Gabaldón kaj Monteagudo de las Salinas kaj ili akiris la novan nomon Almodóvar de Monterrey. Sed poste ili disiĝis en 1983, laŭ la dekreto RD 152/1983 publikita en la oficiala gazeto DOCM de 6a de oktobro 1983, laŭ kio oni konservis la iamajn nomojn.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 58 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,44 loĝ/km².

Situo redakti

Chumillas estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la centra parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,060 m super marnivelo; je malpli ol 20 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 40,19 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°46′16″N 2°01′56″Ok.

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Chumillas kun pli ol 300 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Chumillas kie oni alvenis al la nunaj 59. Fakte en la lasta jardeko de la 20a jarcento la vilaĝo predis kvar kvinonojn de loĝantoj.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis foje de dekstra partio sed lastatempe el maldekstra PSOE.

Ekonomio kaj vidindaĵoj redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie, jam ne tiom pro maljuniĝo de la loĝantaro. Servoj kaj loĝejoj. Lastatempe oni instalis ventogeneratoran centralon de 49,5 MW. Estas preĝejo de romanika stilo kaj antikva turo, nune akvodeponejo.

Vidu ankaŭ redakti