Chys Khan (jakute) estas simbola figuro de la tjurka mitologio plejparte konata en Jakutio. La nomo kiel en la turka lingvo prononcatas "Kış Kaan" [do "Kiŝ Kan"] kaj havas la signifon "reganto (Ĥano) de la vintro". Alternativaj nomoj estas "Taŭro de la Vintro/Frosto" aŭ "Mamuto de la Vintro/Frosto".

La figuro kiel la en Sovetunio kreita kaj forte disvastiĝinta figuro de Avo Frosto kaj la kristanaj konceptoj de Patro Kristnasko respektive Kristnaska Viro estas simbolo por la familia amo al infanoj kaj la dono de donacoj al ili, okaze de la plej malhelaj kaj plej malvarmaj tagoj de vintro, en kiuj aparte gravas la fido ke revenos lumo kaj varmo, kaj ke indas elteni la malfacilajn vintrajn tagojn atende de la sekvaj printempo kaj somero.

La "Reganto de la Vintro" krome havas gravan rolon en la mitoj kaj fabeloj de la jakutoj.

Ĝi prezentiĝas kiel amikema maljuna viro kun longa blanka barbo, blua-blanka-nigra pelta mantelo, pinta ĉapelo kun du longaj kornoj, kaj blanka longa sceptro. Pro la du longaj kornoj de la ĉapelo, oni interpretas la figuron kiel simila al taŭro, sed fakte origine temu pri simileco al mamuto, kiu en la tjurka ŝamanismo havas tradician gravan rolon. Kontraste al la figuro de Avo Frosto, kiu plejparte kreiĝis en Sovetunio dum la 1930-aj jaroj en la deziro anstataŭigi la kristnaskan feston per nereligia jarŝanĝa celebraĵo, la jakuta figuro de "Reganto de la Vintro" do havas malnovajn radikojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti