Cibakháza [cibakhAza] estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en distrikto Kunszentmárton. La loknomo signifas hungare: domo de Cibak, kiu estis historia figuro. Loke la mallonga loknomo estas Cibak.

Cibakháza
grandvilaĝo
La administra domo de Cibakháza
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Cibakháza
Lando Hungario Hungario
Regiono Norda Ebenaĵo
Departemento Jász-Nagykun-Szolnok
Rivero Tiso
Areo 38 km² (3 800 ha)
Loĝantaro 4 117 (01.01.2015)
Denseco 108,34 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 5462
Telefona antaŭkodo 56
Vikimedia Komunejo: Cibakháza
Retpaĝo: www.cibakhaza.hu
Morta Tiso, fone Cibakháza kaj la banejo

Geografio redakti

Cibakháza situas sur ebenaĵo, Tiso preterfluas, laŭ ĉefvojo Szolnok-Kunszentmárton. La lasta urbo troviĝas je 18, Szolnok je 34, Mezőtúr je 36, Budapeŝto je 120 km-oj.

 
Preĝejo de Cibakháza

Historio redakti

La komunumo estis menciita unue en 1456, en 1465 ĝi iĝis kampurbo. La turkoj faris senhoma la urbeton, kiu refondiĝis en 1717 kaj rericevis la rangon kampurbo en 1832. La vilaĝo situis ĉe la maldekstra flanko de Tiso, kie estis grava trapasejo, sekve doganejo. En 1849 la hungaraj taĉmentoj sukcese profitis la trapasejon kaj forpuŝis la aŭstrajn militistojn. Pli poste tie okazis la plej granda kanaligo de Tiso. 16 km-ojn longa branĉo ĉesis, tio iĝis Morta Tiso, la urbeto perdis kaj la riveron, kaj la trapasejon. Sekve la vilaĝo velketas.

Famuloj redakti

En Cibakháza naskiĝis aktorino Gizi Fekete.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio