Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Cidlina

Cidlina estas rivero en Ĉeĥio, orienta Bohemio, plejparte en regiono Hradec Králové, fontas sur okcidentaj deklivoj de la monto Tábor (678 m s.m.), en altitudo de 625 m s.m., proksime de Lomnice nad Popelkou. Ĝi ĉirkaŭfluas urbojn Železnice, Jičín, Vysoké Veselí , Nový Bydžov kaj Chlumec nad Cidlinou. De fonta parto ĝis Chlumec nad Cidlinou Cidlina fluas suden kaj de tiu urbo okcidenten. Apud Libice nad Cidlinou ĝi de dekstra flanko enfluas en Elbon. Apud vilaĝo Sány, 8 km antaŭ enfluo de Cidlina en riveron Elbo deflankas el ĝi dekstren kanalo Sánský, kiu kondukas akvon al la rivero Mrlina antaŭ Nymburk. La kanalo estas restaĵo de estinta fiŝlaga sistemo el la 16-a jarcento.

Cidlina
vejro de la rivero Cidlina en Libice
rivero
Bazaj informoj
Longeco 89,7 km
Akvokolekta areo 1 167,0 km²
Averaĝa trafluo 4,88 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 550 m
Enfluejo Elbo
- Alteco 187 m
Geografio
Alfluantoj rivereto Doubravský (md.), Ploužnice (md.), rivereto Dílecký (md.), rivereto Holínský (d.), rivereto Valdický (md.), Porák (d.), rivereto Popovický (md.), rivereto Čejkovický (d.), rivereto Černý (d.), rivereto Úlibický (md.), rivereto Nemyčeveský rivereto (d.), Stříbrnice (md.), rivereto Žeretický (d.), Volanka (d.), Javorka (md.), rivereto Králický (md.), rivereto Zábědovský (d.), rivereto Lužecký (d.), Bystřice (md.), rivereto Olešnický (md.), rivereto Milešovský (d.)
Map
Rivero en Eŭropo
vdr

De la urbo Jičín estas la rivero navigebla por malgrandaj ŝipoj. La rivero fluas trans intense kultivata teritorio kaj signifa fiŝlaga regiono kun multaj artefaritaj kanaloj kaj fiŝlagoj, ekzemple Valcha apud Železnice, Kníže en Jičín, Ostruženské fiŝlagoj, Dvorecký foŝlago, Vysokoveselský, Chlumecký fiŝlago kaj la plej granda Žehuňský fiŝlago (258 ha), konstruita en la jaro 1497 de fama ĉeĥa fiŝlaga konstruisto Štěpánek Netolický. Ĝi estas la plej granda fiŝlago en Mezbohemia regiono. Žehuňský fiŝlago signife influas flukvantojn en la rivero Cidlina.

Eksteraj ligiloj redakti