La ciganoj ofte situis (kaj situas) ekster la ĝeneralaj socioj. La cigana lingvo servis al ili kiel grupa ligo kaj por kaŝigi siajn aferojn de neciganoj. Sed, en pluraj landoj, ciganoj lasis sian praan lingvon kaj uzis propran ciganan ĵargonon, kiu kombinis ciganlingvajn radikojn en neciganan gramatikon.

Tiel aperis en Hispanio la ĵargono caló (rilatita al "kaleo"). Pro la ofta enprizonigo kaj eksterleĝa vivmaniero de ciganoj, ciganaj kaj krimulaj (en Hispanio, germanía) ĵargonoj reciproke influis sin. De tie, ciganaj vortoj pasis al popola uzo, helpe ankaŭ de cigankreita kantostilo flamenko, tiel perdante sian kaŝvaloron.

Ekzemple, gadĵo kaj gadĵi (aŭ gaĝo, gaĝi) signifas "necigana viro" kaj "neciganino" en cigana lingvo, sed gachó kaj gachí signifas "ulo" kaj "ulino" en hispana lingvo. Ankaŭ, camelar venis el cigana vorto signife "voli", ĵargone signifis "ami" kaj hispanlingve "amlogi". Cigana lingvo estis grava influo en popola hispana lingvo.

En la angla lingvo, ni trovas la slangaĵon nark signifanta "polica informanto", el cigana vorto por "nazo".

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.