Ciklo de Cori

metabola vojo

La ciklo de Cori estas metabola ciklo kiu konsistas en la cikla cirkulado de la glukozo kaj la laktato inter la muskolo kaj la hepato.

La muskolaj ĉeloj nutras sin ĉefe el glukozo de siaj rezervoj de glikogeno kaj ĉefe el tiu kiu alvenas tra la cirkulado de la sango devena de la hepato. Dum la muskola aktiveco, se estas granda glikogena anaeroba agado, okazas grandaj kvantoj de laktato, kiujn ĝi elsendas al la sango por esti portata al la hepato.

Ĝi estis priskribita en 1929 de Salcedo, Gerty Theresa Cori kaj Carl Ferdinand Cori (ricevintoj de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino, 1947).