Cikonioformaj birdoj

Cikonioformaj estas ordo de birdoj kies plej tipaj estas la cikonioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cikonioformaj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Bonaparte, 1854
Familioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Tradicie la ordo Cikonioformaj enhavis multnombrajn grandajn, longkrurajn, longbekajn birdojn: cikoniojn, ardeojn, egretojn, ibisojn, kulerbekulojn kaj aliajn. Tiuj cikonioformaj birdoj estas konataj kiel ekzistantaj de antaŭ la lasta eocena epoko.

Laŭ la disvolviĝo de la priserĉaj teknikoj pri molekula biologio je fino de 20a jarcento, nome metodoj studantaj hibridiĝon DNA-DNA, granda kvanto da informo subite aperis, ĉefe kiel sugesto, ke multaj birdoj spite malsimilŝajno estas fakte rilategaj unu la alian pli ol antaŭe pensate. Laŭ tiu nova informo la taksonomio Sibley-Ahlquist pligrandigas elstare la ordon de Cikonioformaj per aldono de multaj familioj kiel pingvenoj, kolimboj, greboj, albatrosoj, petreloj, mevoj, pelikanoj, suloj kaj tagaj rabobirdoj (Falkoformaj). La familio de fenikopteroj, pli rilata, estas ofte ordigata kiel vera parto de Cikonioformaj.

Tamen morfologia vidpunkto petas ne pligrandigon sed disigon de Cikonioformaj en du grupoj kaj tiele specioj ne tradicie konsiderataj Cikonioformaj povus eniri en ambaŭ grupoj.

La taksonomio Sibley-Ahlquist estis jam akceptataj de multaj sciencaj asocioj, sed pli komune ankoraŭ estas uzata la tradicia grupigo kiu povus esti modifata prefere anstataŭ ŝanĝata ĝis kiam kompleta sciigo estu decidata kaj ŝanĝiĝonta epoko finu.

Kultura vidpunkto redakti

En multaj kulturoj almenaŭ kelkaj cikonioformaj -ardeoj, cikonioj, ibisoj, egretoj kaj aliaj- ĝuis specialan statuson ĉu religian ĉu artan. Tio rilatas ne la taksonomian grupon, sed morfologian, ĉar similformaj gruoj, ne rilataj, estas same interese konsiderataj. Belelstaraj bildoj de tiuj birdoj estis konataj en ekzemple antikvaj Grekio, Afriko, Egiptio, Ĉinio kaj Japanio. En hindoeŭropaj kulturoj longkruruloj povas esti konsiderataj kiel humuraj aŭ diablaj estaĵoj. En Eŭropo oni supozas, ke cikonioj alportas bebojn al familioj. La priserĉo de tiu kultura vidpunkto malfermas promesindan studkampon ĉar ties daŭrekzisto tra jarmiloj surprizas.

Certe unu el la kialoj de tiu atento povus esti la stranga irmaniero de tiuj birdoj, kio ĉu ĉarma ĉu ŝajne maltaŭga eĉ estas troigata dum komunaj ceremonioj. Multaj specioj estas ĉu tute ĉu parte mutaj: tiele ceremonioj kaj dancmontroj iĝas ĉefaj komunikiloj.

Tiu konduto ŝajnas genetika. Fakte oni ordigis la grupon de la cikonioj laŭ ties ceremonikonduto kvazaŭ morfologia eco kaj la taksonomia rezulto identiĝis kun la vera anatomia kaj biologia taksonomio.

La plej interesa parto de tiuj ceremonioj estas la virselektado, tio estas “virpropagando” pri nestoloko kaj interesmontro farata de la ino pri ĝi.

Kondutoj rilatantaj postajn okazaĵojn kiel seksumado, parkunkonfirmado, parigado, ĝenprotesto aŭ atako estas tre variaj kaj sufiĉe genetikaj. Tio malsimilas la kantan konduton de kantbirdoj kiuj plej parte kondutas tiel pro lernata kaj individua sperto.

Fizikaj karakteroj redakti

Cikonioformaj havas nur unu paron de sternumotrakeaj muskoloj en la sirinkso, el 16 ĝis 20 nukajn vertebrojn kaj ili estas diastataksikaj (la kvina duaranga plumo mankas, sed la kvina duaranga kovroplumo ne mankas); la piedoj ne estas retmembranaj; la meza fingro estas flankengrandita; intesta kloako estas, kaj preskaŭ ĉiam tre eta.

Vivkutimoj redakti

Cikonioformaj loĝas ĉe akvaj lokoj; ili ne filtras kaj plejparte manĝas fiŝojn, krustacojn, insektojn kaj eĉ etajn mamulojn aŭ kadavraĵojn. Ili ne naĝas por manĝado kaj la nordaj specioj migras suden. Ili estas fortaj flugantoj kiuj uzas larĝajn flugilojn. Plejparte ili nestas sur arboj, sed kelkaj konstruas nestojn en marĉoj aŭ surplanke. Idoj restas ennestaj. Multaj specioj estas koloniaj sed oni uzas malmulte sonon. Socia komuniko uzas montradon kaj ceremoniadon.

Specioj laŭ ampleksa konsidero redakti

Bildaro redakti