Cimbalstelo estas mekanika ludilo ĉe orgenoj, kiu konsistas el stelo en la orgenfasado kun (ne videblaj) sonoriletoj. Ĉi tiun konstruaĵon plejofte aktivigas aerfluo: La stelo rotacias, dum kiam samtempe eksonas tintado. La sonoriletoj kutime ne estas agordita inter si – koncernaj eksperimentoj ne bonrezultis.

Cimbalstelo de la Rohlf-orgeno en Gundelfingen i. Br.

Por ekfunkcii la cimbalstelon oni tiras je la orgeno apartan registrotirilon.

Cimbalsteloj dokumentite ekzistas ekde la 15-a jarcento. Sufiĉe ofte ili troveblas en barokorgenoj. Ekzistas ankaŭ instrumentoj kun du aŭ tri cimbalsteloj.

La uzo de cimbalstelo donas al triumfa orgenmuzikon koraltigan efekton. Klasika aplikotereno estas ekzemple la lasta strofo de la kristnaska kanto „Feliĉega vi“ (Adoru n-o 244), kial orgenistoj iom ŝerce moknomas la registron „cinamstelo“ (laŭ kristnaska bakaĵo).

Vidu ankaŭ redakti