Cimbasso nuntempe nomiĝas kontrabas-valvotrombono kun 4 ĝis 5 valvocilindroj en E♭, F, C aŭ B♭. Cimbasso havas proksimume la saman tonamplekson de bastubjo, konvenas tamen laŭsone pli bone al la trombonoj. Ĝi originas el la instrumentaro de la itala blovmuzika bando.

Cimbasso en F

La vorto cimbasso unuafoje aperas en operpartituroj de Bellini (Norma, 1831) kaj Verdi. Verdi uzis ĉi tiun nomon, kiu origine signifas c. in basso (corno in Basso, corno inglese di basso), kiel arnomo por la kutimaj malaltaj konusaj blovinstrumentoj tiutempaj kiel baskorno („rusa fagoto“), serpento aŭ la pli moderna ofikleido. Moderna cimbasso tamen havas cilindran diametron, apartenas do al la trumpetinstrumentoj.

Indiko pri tio, ke tiutempe ekzistis instrumento nome cimbasso, ne ekzistas. Estas celata simple la plej malalta voĉo de la latunaj blovinstrumentoj, dum kiam la konkreta instrumento ŝanĝiĝis. Nuntempe tubjistoj ludas la „cimbasso“-voĉojn de tiuj operoj sur la moderna instrumento cimbasso, kio historie ne nepre pravigeblas, ĉar ĝin evoluigis la germana instrumentkonstruisto Hans Kunitz nur en la 1950-aj jaroj. Hector Berlioz en sia Instrumentad-Instruo (1844) ankoraŭ ne mencias bastrombonon kun valvoj.

Kiam Verdi dum sia milana tempo pripensis sian idealan imagon pri orkestro-instrumentaro, li deziris krom la du tenortrombonoj bastrombonon kaj kontrabastrombonon en B♭, kiun li konstruigis fare de la milana firmao Pelitti. Ĉi tian trombonsekcion Verdi preskribas en siaj operoj Otello, Falstaff kaj en la Sacri Pezzi. Je tio li nomas la kvaran voĉon „trombone basso“.

Literaturo redakti

  • Anthony Baines: Brass Instruments, Their History and Development, New York: Dover 1993. ISBN 978-0486275741
  • Clifford Bevan: Cimbasso Research and Performance Practice. An Update, in: Stewart Carter (Hrsg.): Perspectives in Brass Scholarship: Proceedings of the International Historic Brass Symposium, Amherst 1995 , Hillsdale (NY): Pendagron 1997, S. 289–299. ISBN 0-945193-97-1

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Cimbasso » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3515331 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)